Vinkarpodako
La Vinkarpodako (Carpodacus vinaceus) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi estas ankoraŭ sub dubinda pristudo. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.
Vinkarpodako | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vinkarpodako, masklo
Vinkarpodako, ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Carpodacus vinaceus (Verreaux, 1871) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo redakti
Ĝi troviĝas en Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo kaj Tajvano. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.
Aspekto redakti
Tiu specio havas, kiel la Rozbrova karpodako, tre helroza superokula strio formata de blankaj plumopintoj super ruĝa areo, sed diference de tiu, la Vinkarpodako havas pli karminruĝan kaj pli etendan areon, kio kovras la kapon, dorson, pugon kaj subajn partojn. Tiu ĝenerala malhelruĝa koloro pravigas la nomigon de la specio laŭ la komuna nomo kaj la latina scienca nomo. La vosto kaj la flugiloj estas nigrecaj al malhelbrunaj kun tre blankaj elstaraj plumobordoj kiuj videblas kiel blankaj makuloj en dorso. Temas pri specio kun klara seksa duformismo kaj la ino estas ĝenerale bruna. Kiel ĉe aliaj karpodakoj, ankaŭ tiu havas mallongan dikan bekon.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Carpodacus vinaceus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 19an de julio 2007.