Blanka kenopodio
Blanka kenopodio aŭ blanka anserpiedo, Chenopodium album, estas rapid-kreskanta herba unujara planto de la genro Kenopodio (Chenopodium). Kvankam ĝi estas kultivata en kelkaj regionoj, ĝenerale la planto estas en aliaj lokoj konsiderata trudherbo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9f/Chenopodium_album_plant4_Jenene_Kidston_%2812112021073%29.jpg/220px-Chenopodium_album_plant4_Jenene_Kidston_%2812112021073%29.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fb/Chenopodium_album_Sturm27.jpg/220px-Chenopodium_album_Sturm27.jpg)
Ties indiĝena teritorio estas malklara pro etenda kultivado,[1] sed ĝi inkludas plej de Eŭropo,[2] de kie Lineo priskribis la specion en 1753.[3] Plantoj indiĝenaj el orienta Azio estas inkluditaj en C. album, sed ofte diferencas el eŭropaj specimenoj.[4] Ĝi estis amplekse enmetita aliloken, ekz. en Afriko,[5] Aŭstralazio,[6] Nordameriko,[7] kaj Oceanio,[8] kaj nune ĝi troviĝas preskaŭ ĉie ajn en grundoj riĉaj en nitrogeno, speciale en rubejoj.
Notoj
redakti- ↑ Blanka kenopodio en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ Flora Europaea: Chenopodium album
- ↑ Linnaeus, C. (1753). Species Plantarum 1: 219. Faksimilo.
- ↑ Flora of China: Chenopodium album
- ↑ African Flowering Plants Database: Chenopodium album [1] 27a de Aprilo, 2008
- ↑ Australian Plant Name Index: Chenopodium album
- ↑ Flora of North America: Chenopodium album
- ↑ Pacific Island Ecosystems at Risk: Chenopodium album Arkivigite je 2020-01-14 per la retarkivo Wayback Machine