Blankakrona forkovostulo
La Blankakrona forkovostulo (Enicurus leschenaulti) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Forkovostuloj, kiu temas pri genro de nigrablankaj birdoj ĝenerale kun nigraj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj kaj fruntoj.
Blankakrona forkovostulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankakrona forkovostulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Enicurus leschenaulti (Vieillot, 1818) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu birdo estas tre nigra supre (pli ol la aliaj samgenranoj, ĉar eĉ la tuta brusto estas tutnigra), dum estas tre kontraste blankaj ventro, flugilstrioj, pugo kaj graditaj markoj en fino de vostoplumoj, sed la ĉefa diferencilo de la specio estas tre blanka frunto, ne nur tiom etenda kiom tiu de la Malgranda forkovostulo, sed ankaŭ levebla kiel kresto kaj pro tio pli rimarkinda. Tiu karaktero nomigas la specion en Esperanto.
Tiu ĉi specio troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Brunejo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj. Ili ĉeestas riverojn, torentojn kaj apudajn arbarojn, marĉajn rojojn, ĝis 2,000 m.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Enicurus leschenaulti[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.