Blankapuga pigonajtingalo

(Alidirektita el Blankapuga ŝamao)

La blankapuga pigonajtingalo (Copsychus malabaricus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj (iam en Turdedoj) kaj genro Copsychus kiu enhavas speciojn kun longaj vostoj kaj nigraj supraj partoj. El tiu genro plej parto de la specioj loĝas en Azio, kelkaj en Afriko kaj multaj specioj estas endemioj en insuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankapuga pigonajtingalo
Blankapuga pigonajtingalo, masklo Alvokoj
Blankapuga pigonajtingalo, masklo
Alvokoj
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Copsychus
Specio: C. malabaricus'
Copsychus malabaricus
(Scopoli, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
White-rumped-shama-yala-sri-lanka-casey-klebba

Maskloj estas brilnigraj kun tre klare separata ruĝecbruna ventro kaj blankaj plumoj en pugo kaj interna subvosto. Inoj estas pli grizecbrunaj, kaj tipe pli mallongaj ol maskloj. Ambaŭ seksoj havas nigran bekon kaj rozkolorajn piedojn. Junuloj havas pli grizecajn aŭ brunecajn kolorojn, simile al tiuj de la inoj, kun makulita brusto.

Disvastiĝo redakti

Tiuj orientalisaj birdoj estas indiĝenaj de Suda kaj Sudorienta Azio, sed estis enmetita ankaŭ en Kauai, Havajo, frue en 1931 el Malajzio (fare de Alexander Isenberger), kaj en Oahu en 1940 (fare de la Societo Hui Manu).[1] Ties populareco kiel kaĝobirdo kaŭzis ke multaj fuĝintaj birdoj setlis ili mem.[2]

En Azio, ties biotopo estas densa subkreskaĵaro ĉefe en bambuaj arbaroj.[3] En Havajo, ili estas komunaj en valarbaroj aŭ en bordoj de suda Koolau, kaj tendencas nestumi en subkreskaĵaro aŭ malaltaj arboj de ĉiamverdaj arbaroj de malaltaj teroj.[1]

La nomiga raso troviĝas en Okcidentaj Ghatoj kaj partoj de suda Barato dum la raso leggei troviĝas en Srilanko. La raso indicus troviĝas en la nordaj partoj de Barato.[3] La raso albiventris troviĝas en la Insuloj Andamanoj, interpositus el sudokcidenta Ĉinio al Birmo, Tajlando kaj la Insularo Mergui. Suda Ĉinio havas la rason minor dum mallopercnus troviĝas en la Malajzia Duoninsulo. La raso tricolor troviĝas en la insuloj de Sumatro, Javo, Banko, Belitungo kaj Karimato. La raso mirabilis el la Sunda Markolo, melanurus el nordokcidenta Sumatro, opisthopelus, javanus, omissus, ochroptilus, abbotti, eumesus, suavis (Borneo), nigricauda, stricklandii kaj barbouri estas la formoj de aliaj insuloj.

Kutimaro redakti

 
Sonogramo

La Blankapuga pigonajtingalo estas timida kaj iom krepuskema[3] sed tre teritoriaj. La teritorioj inkludas masklon kaj inon dum la reprodukta sezono, kiam maskloj defendas teritorion mezaveraĝajn 0.09 ha,[1] sed ĉiu sekso povas havi diferencajn teritoriojn for de la reprodukta sezono.

La voĉo de tiu specio estas riĉa kaj melodia kio popularigis ĝin kiel kaĝobirdo en Suda Azio, dum tiu tradicio pludaŭras en partoj de Sudorienta Azio. Ĝi estas laŭta kaj klara, kun vario de frazoj, kaj ofte imitado de aliaj birdoj. Ili faras ankaŭ alvokon kiel Tck kiel alarmo aŭ dum manĝado.[1] Tiu estis unu el la unuaj specioj kies kanto estis registrita, nome en 1889 el kaptiveca individuo uzante edisona vaksocilindron fare de Ludwig Koch en Germanio.[4]

Ili manĝas insektojn en naturo, sed en kaptiveco ili manĝas bolitajn kaj sekigitajn legumojn kun ovaĵo kaj viandaĵo.[5]

Reproduktado redakti

En Suda Azio, ili reproduktiĝas el januaro al septembro sed ĉefe el aprilo al junio; la ino demetas el 4 al 5 ovojn[6] en nesto lokata en arbotruo.[3] Dum pariĝado, la masklo persekutas la inon, iom sur ŝin, faras akran alvokon, kaj malfermas siajn vostoplumojn kiel ventumilo. Tion sekvas levado kaj mallevado de la flugilbildo fare de ambaŭ seksoj. Se la masklo malsukcesas, la ino minacos la masklon, gestante per malfermita buŝo.

La neston konstruas nur la ino, dum la masklo kontrolas la nestolokon.[1][7] La nestojn oni faras ĉefe el radikoj, folioj, filiokj kaj tigoj kaj la kovado daŭras el 12 al 15 tagoj kaj la nestoperiodo averaĝas 12.4 tagojn. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, kvankam nur la ino kovas kaj la ovojn kaj la idojn.[1] La ovoj estas blankecaj kun variaj nuancoj de brunaj makuletoj .

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Aguon, Celestino Flores & Sheila Conant (1994) Breeding biology of the white-rumped Shama on Oahu, Hawaii. Wilson Bull. 106(2):311-328 PDF
  2. Bao-Sen Shieh, Ya-Hui Lin, Tsung-Wei Lee, Chia-Chieh Chang kaj Kuan-Tzou Cheng (2006) Pet Trade as Sources of Introduced Bird Species in Taiwan. Taiwania, 51(2): 81-86 PDF[rompita ligilo]
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Rasmussen PC & JC Anderton (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Smithsonian Institution & Lynx Edicions. p. 395-396
  4. Ranft, Richard (2004) Natural sound archives: past, present and future. An. Acad. Bras. Ciênc. 76(2):456-460 COI:10.1590/S0001-37652004000200041
  5. Jerdon, T. C. (1863) Birds of India. Vol 2. part 1. page 131
  6. Whistler, H (1949) Popular handbook of Indian birds. Gurney kaj Jackson. p. 110
  7. Ali, S. and S. D. Ripley 1973. Handbook of the birds of India and Pakistan. Vol. 8., Oxford Univ. Press, Bombay, India.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti