Malfermi la ĉefan menuon
Blasius Hueber
Atlas Tyrolensis, de Anich kaj Hueber

Blasius HUEBER (naskiĝinta en la 1-a de februaro 1735 en Oberperfuß / Distrikto Innsbruck Land, mortinta en la 4-a de aprilo 1814 en Inzing / Distrikto Innsbruck Land) estis aŭstra geodeziisto. Kiel Anich kaj Kirchebner li kromnomiĝas Kamparana kartografo.

VivoRedakti

Hueber pasigis la junajn jarojn sen bona instruado kune kun 7 gefratoj en familio kamparana. Tri jarkekojn li vivis trankvile en sia naskiĝvilaĝo, kiam la fama Peter Anich faris lin en 1765 helpanto por geodeziaj laboroj en Sudtirolo. Helpate de la jezuito Weinhart, profesoro pri matematiko en Insbruko, Anich trejnis lin kaj kunvojaĝigis lin en junio de la sama jaro en la regionon de Bozen. Tie ambaŭ malsaniĝis grave. Anich mortis en 1766. La timo ke tio signifus ankaŭ la nefinfaradon de la Tirola Maparo evidentiĝis superflua. Ĉar Ignaz Weinhart rimarkis la lertecon de Hueber kaj pensis ke li povus finfari la tuton. Ĝi finfine presitis en 1774 sub la titolo Atlas Tyrolensis.

En la meztempo (1771-74) Hueber mezuris ankaŭ la landon Vorarlbergo kaj la apudajn habsburgajn landojn. Subtenis lin la nevo Anton Kirchebner. Post alidesegnado fare la artisto kaj juristo Johann A. von Pfaundler la mapoj gravuritis kupre fare de Johann E. Mansfeld kaj presitis en 1783.

Ankoraŭ multe pli granda tasko por Hueber estis fari la geodezion de la Landaj voktujoj Supra kaj Malsupra Svabio por kio li laboris inter 1775-77. Pro sanaj kialoj li transdonis la laborojn al Kirchebner en la 1778-a jaro kiu finfaris ilin en 1780. En 1781 Hueber desegnis kune kun Kirchebner la tri priskribitajn projekciaĵojn de la mapo (kuprogravuraĵo kaj presitaĵo en 1782). La sekvintajn jarojn Huber konsultitis - krom alie - kiel eksperto ĉe la limodifino inter Tirolo kaj la regiono de Mittenwald. La lasta laboro de Hueber estis la mezuro de la Wolkensteinaj bienoj en Vorarlbergo en 1792. Poste li kontentiĝis pri agrikulturo. Li akiris bienon Doblaten ĉe Inzing.

Kontraŭe al la ferma Anich, Hueber estis gaja homo. Ne malpli talenta ol Anich en geodezio li eĉ superis Anich en la prezentado/bildigado de la terenoj. Jam frue la registaro agnoskis liajn meritojn kaj jam en 1769 li ricevis jaran pension de 200 guldenoj, en 1771 blazonon kaj en 1772 oran meritmedalon. En Insbruko nomitis strato Blasius-Hueber-Straße por li.

La post la morto de Anich de Hueber finfarita Tirola mapo nombriĝas enhave kaj forme inter la plej bonaj kartografiaĵoj de la 18-a jarcento!

LiteraturoRedakti

Details

Eksteraj ligilojRedakti