La blazono de Haitio estis unue enkondukita en 1807 kaj aperis en ĝia nuna formo ekde 1986.

Blazono de Haitio
Nuna blazono de Haitio
Nuna blazono de Haitio
Uzata ekde: 1807
vdr
Blazono de la epoko de François Duvalier. La nura rimarkinda diferenco estas la desegno de la flagoj, akompananta la ŝanĝon de la nacia flago.

Ĝi montras ses kovritajn flagojn de la lando, tri sur ĉiu flanko, kiu estas troviĝinta antaŭ palma arbo kaj kanonoj sur verda gazono. Sur la gazono diversaj eroj troviĝas, kiel tamburo, longaj pafiloj kaj ŝipaj ankroj. Super la palma arbo, estas friga ĉapo kiel simbolo de libereco. Sur la gazono inter la tamburo kaj la rubando, estas du pecoj de ĉeno kun rompita ligo simbolanta la rompitan ĉenon de sklaveco.[mankas fonto]

La rubando portas la nacian devizon de Haitio: L'Union Fait La Force (france, "Unueco faras la Forton").

La plej malnova uzo de simbolo por Haitio estas sciita ekde 1807. La simbolo montras plurajn naciajn flagojn, kun du kanonoj kaj palmaj arboj. La simbolo indikas la batalon por sendependeco de la respubliko. La devizo, en la franca, signifas 'Forton tra unueco'. La simbolo restita en uzo ĝis 1849, kiam Prezidanta Generalo Faustin Soulouque memkroniĝis kiel Imperiestro Faustin la 1-a. Samtempe li adoptis novan imperian blazonon, montranta du kanonojn kaj (francan) imperian aglon. Du leonoj estis uzitaj kiel subtenanto kaj la tutaĵo lokita en purpura ofico. La imperiestro estis forbarita el la lando en 1859, post kiam la malnova simbolo estis restarigita. Tial la kunmetaĵo estis la sama, sed la koloroj kaj eroj ŝanĝis iom.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Heraldry of the World. Alirita 20-a de majo 2010.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Coat of arms of Haiti en la angla Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.