Blazono de Liĥtenŝtejno

La ŝtata blazono de Liĥtenŝtejno kun ties flago kaj la nacia himno apartenas al la oficialaj simboloj de tiu eŭropa lando. La blazono oficiale ekvalidis en la 4-an de junio 1957.

Blazono de Liĥtenŝtejno
La granda ŝtata blazono
La granda ŝtata blazono
Uzata ekde: la 4-a de junio 1957
vdr

La aktuala formo sekvas la priskribon el la leĝo de la 30-a de junio 1982 pri blazonoj, koloroj, sigeloj kaj emblemoj de la Princlando Liĥtenŝtejno.

Priskribo redakti

La blazonŝildo de la granda ŝtata blazono estas dividata je kvar kvaronoj, sube kiel kvina elemento aldoniĝas kvina parto kaj centre surmetiĝas "blazonokora ŝildo" kun la malgranda ŝtata blazono, supre flava (heraldike ora) kaj sube ruĝa. La ses motivoj donas indikojn pri la historio kaj deveno de la princa dinastio Liĥtenŝtejno.

  • La unua parto montras kronitan nigran aglon kun lunforma, tribranĉa ornamaĵo, kies centra branĉo finiĝas per kruco kaj la flankaj du per trifolio: ĝi estas simbolo de la historia germana teritorio Silezio (en simila formo, sen pintaj trifolioj, poste transprenita por la Malsuprasilezia Provinco de nuna Pollando).
 
malgranda ŝtata blazono de Liĥtenŝtejno
  • La dua parto montras verdan, stiligitan florkronon el rutoj, antaŭ nigra-ora horizontale striata fono: ĝi estas la signo de la aŭstra malaltnobela dinastio Kuenringer, kiu formortis en 1594, kaj en 1620 la germana imperiestro Ferdinando la 2-a permesis al la tiutempa grafo de Liĥtenŝtejno uzi la pro la formorto "liberan" dinastian nomon. La blazono de la germana historia reĝlando kaj nuna federacia lando Saksio cetere tre similas, sed malgraŭ pluraj kontaktoj ne estas klara pruvo ke la dinastio Kuenringer parencis al reganta dinastio de Saksio.
  • La tria parto vertikale dividatas je ruĝa kaj blanka duonoj: ĝi estas la signo de la mezepoka lando Opava princlando, (Herzogtum Troppau, ĉeĥe Opavské knížectví, pole Księstwo Opawskie) en Moravio, el kiu fontis la posta lando Karnova princlando (Herzogtum Jägerndorf), posedaĵo de la liĥtenŝtejnanoj.
  • La nigra aglo kun kapo de virgulino en la kvara parto, blazono de la orientfrisa nobela familio Cirksena, reprezentas la graflandon Rietberg,
  • kaj la ĉasista signalkorno en la kvina, pinta parto plej sube en la blazonŝilo memorigas pri la lando Herzogtum Jägerndorf en Moravio, supre menciita.

La origina blazono de la dinastio Liĥtenŝtejno, supre flava (heraldike ora) kaj sube ruĝa, ne nur videblas centre de la granda blazono, kiel "blazonokora ŝildo", sed ankaŭ kun aldono de supra krono kiel malgranda ŝtata blazono de Liĥtenŝtejno uzatas memstare, nuntempe interalie en loĝlokorandaj indikiloj kaj en la liĥtenŝtejnaj aŭtokodaj indikiloj.

La grandan blazonon ĉirkaŭas blazona mantelo el ermena felo, je kies supro metiĝis ora krono.

Rilataj artikoloj redakti