Blind Boy Fuller (denaske Fulton Allen, 10a de Julio, 1904[1] aŭ 1907 – 13a de Februaro, 1941)[2] estis usona gitaristo kaj kantisto de bluso. El la sonregistritaj blusmuzikistoj de Piedmonto, grupo kiu inkludas Blind Blake, Josh White, kaj Buddy Moss, Fuller estis unu el la plej popularaj ĉe ruraj afrik-usonanoj.

Blind Boy Fuller
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1907 (1907-07-10)
en kantono Anson
Morto 13-an de februaro 1941 (1941-02-13) (33-jaraĝa)
en Durham
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikistokantistogitaristo
vdr

Post longa malsano ekde infanaĝo, li ĉirkaŭ 1928 estis komplete blinda. Li turniĝis al ajna laborposteno kiun li povis trovi kiel kantisto kaj distristo, ofte eĉ ludante surstrate. Studinte sonregistraĵojn de kontreblusaj ludistoj kiel Blind Blake kaj koncertajn ludojn de Gary Davis, Allen iĝis bonkvalita gitaristo, kiu ludis sur stratanguloj kaj ĉe hejmaj festoj en Winston-Salem, Norda Karolino; Danville, Virginio; kaj poste Durham, Norda Karolino. En Durham, ludante ĉe tabakofabrikoj, li disvolvigis lokan sekvantaron, kiu inkludis la gitaristojn Floyd Council kaj Richard Trice, la harmonikisto Saunders Terrell (pli bone konata kiel Sonny Terry), kaj la lavtabulisto kaj gitaristo George Washington pli bone konata kiel Bull City Red.

En 1935, James Baxter Long, administranto de sonregistra entrepreno kaj talenta esploristo en Burlington, Norda Karolino, organizis al Allen registrosesion ĉe la American Recording Company (ARC).[3] Allen, Davis kaj Washington registris kelkajn muzikpecojn en Novjorko, kiel la tradician "Rag, Mama, Rag". Por disvastigi la sonregistraĵojn, Long renomis Allen kiel Blind Boy Fuller kaj Washington kiel Bull City Red.

Notoj redakti

  1. Eagle, Bob; LeBlanc, Eric S. (2013). Blues: A Regional Experience. Santa Barbara, California: Praeger. p. 278. ISBN 978-0313344237.
  2. "Fulton 'Blind Boy Fuller' Allen". Findagrave.com. [1] Alirita la 28an de Junio, 2018.
  3. Russell, Tony (1997). The Blues: From Robert Johnson to Robert Cray. Dubai: Carlton Books. p. 13. ISBN 1-85868-255-X.