Blufrunta blua muŝkaptulo

La Blufrunta blua muŝkaptulo (Cyornis hoevelli) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj. Ĝi estas endemia de Indonezio. Ties natura habitato tie estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blufrunta blua muŝkaptulo
Blufrunta blua muŝkaptulo
Blufrunta blua muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cyornis
Specio: C. hoevelli
Cyornis hoevelli
(Meyer, 1903)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La masklo de tiu specio estas blua supre kun helbrila nuanco en frunto kio nomigas la specion, kvankam tiu karaktero ja estas komuna al multaj aliaj specioj de la genro. La vizaĝo ĉirkaŭ la okulo ĝis la beko kaj la flugilbordoj estas nigrecaj. La brusto kaj ventro estas tre oranĝaj kiel ĉe aliaj specioj samgenraj, sed malkiel ĉe la proksime parencaj la Hainana blua muŝkaptulo kaj la Blubrusta blua muŝkaptulo, kiuj havas bluajn brustojn. Nur la suba ventro estas grizeca. La beko estas nigra kaj longa, iom hokoforma en la supra makzelo, larĝa ĉebaze kaj kun kekaj harplumetoj ĉirkaŭ la bekobazo.

Referencoj redakti