Bob Enevoldsen

usona muzikisto

Bob ENEVOLDSEN (* 11-an de januaro 1920 en Billings (Montano) kiel Robert Martin Enevoldsen; † 19-an de novembro 2005 en Losanĝeleso) estis usona ĵaz-trombonisto, basisto kaj aranĝisto de Okcident-Marborda ĵazo. Li ludis kune kun Art Pepper, Shorty Rogers kaj Shelly Manne.

Bob Enevoldsen
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1920 (1920-01-11)
en Billings
Morto 19-an de novembro 2005 (2005-11-19) (85-jaraĝa)
en Woodland Hills
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • saksofonisto
vdr

Bob Enevoldsen studis ĉe la Universitato je Montano, kie li ĉesis en 1942 kun diplomo en muzikteorio. Post sia militservo komence de sia muzikistokariero Bob Enevoldsen ludis klarneton en la simfoniorkestro de Utaho kaj translokiĝis en 1951 al Losanĝeleso, kie li laboris en variaj grupoj de Okcident-Marborda ĵazo, ekzemple kiel basisto 1954/55 ĉe Bobby Troup. En 1955 li estis unu el la fondintoj de la grupo Shelly Manne & His Men. Ofte li aŭdiĝis kiel valvotrombonisto, li tamen ankaŭ ludis tenorsaksofonon. Enevoldsen sonregistris kun Leonard Feather, Tal Farlow, Bob Florence, Terry Gibbs, Gerry Mulligan, Lennie Niehaus, Marty Paich, Art Pepper, Dave Pell kaj Shorty Rogers, Lighthouse All Stars de Howard Rumsey kaj eldonis propranome. En la 1960-aj jaroj li laboris kiel studiomuzikisto en variaj televidspektakloj, ekz. por Ray Anthony, Steve Allen, Woody Woodbury, Peter Marshall kaj Los Angeles Neophonic Orchestra; krome li akompanis la kantistinojn Ella Fitzgerald kaj Anita O’Day. En la 1970-aj jaroj li kunlaboris kun Bob Crosby, Jack Lesberg, Tex Beneke, Bill Holman, Mel Tormé kaj Lighthouse All Stars. En la 1990-aj jaroj Enevoldsen ĉefe laboris kiel liberprofesia muzikisto; li kunlaboris ekz. je la sondisko A View From The Side de Bill Holman.

Diskografiaj indikoj redakti

  • Ella Fitzgerald: Ella Swings Lightly (Verve, 1958)
  • Tal Farlow: Jazz Masters (Verve, 1955-58)
  • Herbie Harper: Five Brothers (VSOP, 1955)
  • Bill Holman: A View From The Side (JVC, 1995)
  • Shelly Manne: The West Coast Sound (OJC, 1955)
  • Lennie Niehaus: Zounds (OJC, 1954-56); The Octet No. 2, Volume 3 (OJC, 1955)
  • Art Pepper: Modern Jazz Classics (OJC, 1959)
  • Shorty Rogers: Courts The Count (RCA, 1954); The Wizard Of Oz (RCA, 1959)

Literaturo redakti