Brenzikofen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Boden (Brenzikofen))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brenzikofen (stacidomo).


Brenzikofen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 531 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Brenzikofen
Blazono de Brenzikofen
Blazono de Brenzikofen
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 49′ 3″ N 7° 36′ 49″ O / 46.81750 °N, 7.61361 °O / 46.81750; 7.61361 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 3″ N 7° 36′ 49″ O / 46.81750 °N, 7.61361 °O / 46.81750; 7.61361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 531
Areo 2,20 km²
Alteco 583 m super marnivelo
Poŝtkodo 3671
Komunumkodo 0606
Mapo de Brenzikofen
Mapo de Brenzikofen
Mapo de Brenzikofen
vdr

Geografio redakti

Brenzikofen situas en la transirzono de la Svisa Mezlando al la Svisaj Antaŭalpoj ĉe la okcidenta flanko de la monto Falkenflue, proksimume 7 kilometrojn sude de la urbo Thun. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Brenzikofen, Boden kaj Bälliz.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,20 km², de kiuj 37,1% estas kovritaj de arbaro, 53,8% servas por agrikulturo kaj 8,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Brenzikofen limas en nordo al Herbligen, en oriento al Bleiken ĉe Oberdiessbach, en sudoriento al Fahrni, en sudo al Heimberg, kaj en okcidento al Oppligen.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj vojoj. Tra ĝi pasas konekta vojo de Herbligen al Heimberg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas 4 kilometrojn okcidente en Oppligen. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Burgdorf al Thun.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Brenzikofen datiĝas el la jaro 1236 kiel Brenzichovin. Sur la monteto Bürglen videblas mezepoka remparo de la burgo Diessenberg. En malfrua mezepoko la Monaĥejo Interlaken kaj civitanoj de Berno kaj Thun estis bienposedantoj de Brenzikofen. Brenzikofen apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la libera tribunalo Steffisburg kun supera jurisdikcio en Konolfingen. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Brenzikofen estis atribuita al la distrikto Konolfingen, kiu en la jaro 2010 estis dissolvita kaj integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti