Bohuňov (distrikto Svitavy)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Svitavy
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bohuňov

Municipo Bohuňov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en orienta submontaro de Žďárské vrchy, 10 km sudokcidente de urbo Březová nad Svitavou. Turistoj kaj alpinistoj ŝatas viziti kaj grimpi "rokojn ĉe Bohuňov" super ambaŭ flankoj de ŝoseo al Polička. Vivas ĉi tie 124 loĝantoj (2023).

Bohuňov
germane Bogenau
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bohuňov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Moravio
Montaro Suprasvratka montetaro, Svitava montetaro
Naturmemorindaĵo Rokoj de Bohuňov
Rivero Křetínka
Situo Bohuňov
 - alteco 398 m s. m.
 - koordinatoj 49° 35′ 50″ N 16° 27′ 57″ O / 49.59722 °N, 16.46583 °O / 49.59722; 16.46583 (mapo)
Katastro 2,89 km² (289 ha) Bohuňov nad Křetínkou
Loĝantaro 124 (2023)
Denseco 42,91 loĝ./km²
Unua skribmencio 1382
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577812
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bohuňov (Svitavy District)
Retpaĝo: www.obecbohunov.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Rokoj de Bohuňov

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vítějeves, Svojanov, Horní Poříčí kaj Kněževes.

Historio redakti

Legendo rakontas, ke domaro ĉi tie ekzistis jam en tempo de Sanktaj Cirilo kaj Metodo, kiam ili ĉi tie iris el Moravio al Bohemio. La vilaĝanoj ilian kredon kun amo volonte akceptadis kaj en ĉirkaŭaĵo oni parolis, ke "nova Dio estas ĉi tie adorata", ĉeĥe (Bůh nový ...) kaj el tio Bohuňov.

La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1382, kiam ĝi apartenis al sinjoroj el Lomnice.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869375
1880343
1890345
1900368
1910422
1921370
JaroLoĝantoj
1930392
1950305
1961317
1970287
1980255
1991204
JaroLoĝantoj
2001181
2014165
2016161
2017159
2018161
2019150
JaroLoĝantoj
2020144
2021133
2022128
2023124

Vidindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Ununura signifa memorindaĵo en la vilaĝo estas preĝejo de Sankta Egidio situanta sur monteto en ĝia norda rando. La originan preĝejon oni konstruis antaŭ la jaro 1400. Nuna empira preĝejo estis konstruita en la jaroj 1820 kaj 1821. Ĝi orientiĝas proksimume al nordo. Ĝi estas ununava, oblonga kun ortangula presbiterejo kaj duoncirkla sakristio en la akso. Super la ĉefa frontalo estas prisma tureto. La ĉefa frontalo estas membrigita per pilastroj, rizalitoj kaj ornamita per bosado. Flankaj muroj estas membrigitaj per pilastroj kaj duoncirklaj fenestroj. La volboj estas plataj. La ĉefaltaro estas el la unua duono de 19-a jarcento, ornamita per du pli malnovaj statuoj de episkopoj, eble el la jaro ĉirkaŭ 1700, du flankaj altaroj devenas el la jaro 1889, la predikejo eble el la jaro 1820. Antaŭ la preĝejo estas ŝtona krucifikso el la jaro 1790.

Monumento al falintoj redakti

Sur vilaĝplaco situas monumento al falintoj en la unua mondmilito.

Rokoj ĉe Bohuňov redakti

Serĉata de turistoj kaj alpinistoj estas "rokoj de Bohuňov", kiuj troviĝas ambaŭflanke de la ŝoseo al Polička. Tiuj kreas t.n. Landan pordegon el Moravio al Bohemio.

Interpaciĝa kruco redakti

Ĉe la ŝoseo al Vítějeves troviĝas interpaciĝa kruco. Temas pri tre malnova ŝtono kunligita per drato. Sur la ŝtono estas duobla reliefo de kruco.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Eksteraj ligiloj redakti