Boppelsen

komunumo de Svislando

Boppelsen estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1250 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 1293 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Boppelsen
Blazono de Boppelsen
Komunuma domo de Boppelsen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 28′ 18″ N 8° 24′ 12″ O / 47.47167 °N, 8.40333 °O / 47.47167; 8.40333 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 18″ N 8° 24′ 12″ O / 47.47167 °N, 8.40333 °O / 47.47167; 8.40333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1293
Areo 3,92 km²
Alteco 521 m super marnivelo
Poŝtkodo 8113
Komunumkodo 0082
Mapo de Boppelsen
vdr

Geografio redakti

Boppelsen situas je la suda deklivo de la montoĉeno Lägern en la Furtvalo. Pro sia bona situacio la komunumo estas relative suna kaj havas pli agrablan klimaton ol la ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj urboj en la valo. La dua plej alta punkto de la kresto de Längern nome Lägern-Hochwacht kun alteco de 856 m s.m. situas sur la teritorio de la komunumo, kaj estas ties plej alta punkto.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,92 km², de kiuj 45,9% estas kovritaj de arbaro, 43% servas por agrikulturo, 3,6% por trafiko kaj 8,95 por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

Boppelsen limas en nordo sur la kresto de Lägern al Schleinikon, en nordoriento al Regensberg, en sudoriento al Buchs, kaj en okcidento al Otelfingen.

Trafiko redakti

Boppelsen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita per busoj al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Boppelsen datiĝas el la jaro 1130 kiel Bobpinsolo. Laŭ la Zurika Dokumentlibro la libersinjoro de Bobpinsolo inter 1130 kaj 1219 devis pagi impostojn al la Monaĥejo Einsiedeln. Ankaŭ la Monaĥejoj Vetingo, Oetenbach kaj Muri disponis pri posedaĵoj en Boppelsen.

En la jaro 1409 la alta jurisdikcio de la habsburgoj transiris al la urbo Zuriko. Pri la malalta jurisdikcio respondecis la libersinjoroj de Regensberg.

Dum granda inscendio en la jaro 1649 estis detruitaj 21 domoj, kio estis du trionoj de la vilaĝo.

Ĝis la jaro 1798 Boppelsen apartenis al la kamparvoktdistrikto Regensberg.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti