Boscawen-ûn estas 3000 ĝis 4000 jaraĝa ŝtoncirklo el la frua ĝis meza bronzepoko. La ŝtonmetado situas en la graflando Kornvalo en Anglujo kaj estas unu el la malmultaj kun centra menhiro. Nekutime ankaŭ estas la bona konservado de la instalaĵo.

Boscawen-ûn
ŝtoncirkloarkeologia loko [+]
Koordinatoj50° 5′ 23″ N, 5° 37′ 10″ U (mapo)50.0898332-5.619322Koordinatoj: 50° 5′ 23″ N, 5° 37′ 10″ U (mapo)

Boscawen-ûn (Anglio)
Boscawen-ûn (Anglio)
DEC
Boscawen-ûn
Boscawen-ûn

Map
Boscawen-ûn
Vikimedia Komunejo:  Boscawen-Un [+]
vdr
Boscawen-ûn - Kornvalo
mapo de la situo de la menhiro
la centra ŝtono

Situo redakti

Boscawen-ûn troviĝas en la sudokcidento de Kornvalo, norde de St Buryan apud la strato de Penzance al Land’s End. De tie videbla ankaŭ estas la ŝtoncirklo de Merry Maidens kaj la du menhiroj de Pipers. Ankaŭ de ĉi-tie eblas rigardi sur la maron. En la ĉirkaŭo troviĝas tri pliaj ŝtoncirkloj

kaj pluraj megalito-instalaĵoj

inter ili ankaŭ portaltomboj (Quoit):

Konstruo redakti

La ŝtoncirklo konsistas el centra menhiro kaj 19 ringŝtonoj, inter ili 18 el griza granito kaj unu el hela kvarco, kiuj formas elipson kun akso de 24,9 m kaj 21,9 m. La pozicio de la kvarcŝtono verŝajne estas la direkto de la plenluno dum la solstico.La ĉefa ŝtono simbolas la falusan principon kaj la kvarcito la inan potencon de la ringo.[1]

Deveno de la nomo redakti

Boscawen-ûn estas kornvala nomo, kiu enhavas la silabojn bod (bieno) kaj scawen (malnova arbo). La sufikso ûn signifas najbaran paŝtejon. La traduko de la nomo estas komplete la paŝtejo de la bieno apud la malnova arbo .[1]

Historio redakti

 
akvoforto de John Thomas Blight (1864)
 
mapo de la montettombo kaj urno (1864)

La ŝtoncirkloj en Kornvalo, kiel tiu de Boscawen-ûn ne faris keltoj, sed verŝajne estas multe pli aĝaj. Ili verŝajne etis el la ferepoko. Tiam gi verŝajne estis grava renkontejo de druidoj. Ĉiukaze konata unuiĝo de bardoj (kornvale Gorsedd) estis el tiu regiono.

Literaturo redakti

  • John Barnatt: Prehistoric Cornwall: The Ceremonial Monuments. Turnstone Press Limited 1982, ISBN 0855001291.
  • Ian McNeil Cooke: Standing Stones of the Land's End. Cornwall: Men-an-Tol Studio 1998, ISBN 0951237195.
  • Aubrey Burl: The stone circles of Britain, Ireland and Brittany. Yale University Press 2000, ISBN 0-300-08347-5.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Peter Herring: Boscawen-ûn - An Archaeological Assessment, Historic Environment Service, Cornwall County Council 2000

Eksteraj ligiloj redakti