Botanika Ĝardeno de Misurio

La Botanika Ĝardeno de Misurio (angle Missouri Botanical Garden) en Sankta Luiso, Misurio, Usono, estas unu el la plej grandaj botanikaj ĝardenoj en la mondo kun 32 hektaroj da pejzaĝigita areo. Ĝi estas Nacia Historia Orientilo kaj listigita en la Nacia Registro de Historiaj Lokoj.

Botanika Ĝardeno de Misurio
Missouri Botanical Garden
botanika ĝardenoneprofitcela organizaĵo • interreta datenbanko • biologia datumbazo • akademia eldonejo
botanika ĝardenoneprofitcela organizaĵo • interreta datenbanko • biologia datumbazo • akademia eldonejo [+]

Koordinatoj38° 36′ 51″ N, 90° 15′ 32″ U (mapo)38.6141-90.2589Koordinatoj: 38° 36′ 51″ N, 90° 15′ 32″ U (mapo)
Areo0,32 km² (32 ha) [+]
Map
Botanika Ĝardeno de Misurio

Vikimedia Komunejo:  Missouri Botanical Garden [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Fondita en 1859, ĝi estas unu el la plej malnovaj botanikaj institucioj en Usono. La ĝardeno estas centro por botanika esplorado kaj instruado. La herbario enhavas preskaŭ 7 milionojn da specimenoj de muskoj kaj vaskulaj plantoj (aktuale en 2018) [1], la dua plej granda en Nord-Ameriko, malantaŭ tio de Novjorka Botanika Ĝardeno. La kodo de Indekso Herbariorum asignita al la herbario estas MO [2] kaj ĝi estas uzita kiam oni citas pri ĉitieaj konservitaj specimenoj.

La ĝardeno estas ankaŭ turisma vidindaĵo en Sankta Luiso. Ĉiujare la ĝardeno estas la loko de multaj kulturaj festivaloj inkluzive de la Japana Festivalo kaj la Ĉinaj Kulturaj Tagoj de la Moderna Ĉina Lernejo de Sankta Luiso.

La "Kresko Viktoriana Ĝardeno" ĉe la Misura Botanika Ĝardeno
La Climatron forcejo ĉe Misuria Botanika Ĝardeno ŝajnigas la klimaton de pluvarbaro por konservaj kaj edukaj celoj.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Herbarium. Missouri Botanical Garden. Alirita October 16, 2017.
  2. Index Herbariorum. Steere Herbarium, New York Botanical Garden. Alirita 27 November 2021.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti