Botond Roska [roŝka], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Roska Botond estas hungara neŭrologo, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2022). Lia patro estis Tamás Roska, lia patrino estis Zsuzsanna Esztó.

Botond Roska
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1969 (1969-12-17) (54-jaraĝa)
en Hungario
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztUniversitato Eötvös LorándUniversitato Semmelweis
Familio
Patro Tamás Roska
Okupo
Okupo nervobiologo • scienca esploristo
vdr

Botond Roska[1] naskiĝis la  17-an de decembro 1969(nun 1969-12-17).

Biografio redakti

Botond Roska inter 1985-1989 studis violonĉelon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, poste manvundo finis lian muzikan karieron. Li akiris matematikan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1995, samtempe medicinan diplomon en Universitato Semmelweis. Ekde 1995 li studis neŭrobiologion en Universitato de Kalifornio en Berkelio, kie li akiris sciencan gradon Ph.D. en 2002, poste li esploris genetikon kaj virologion 3 jarojn en kampuso de Universitato Harvard en Bostono. Ekde 2005 li vivis en Bazelo, kie li havis postenon en de:Friedrich Miescher Institute for Biomedical Research. En 2010 li instruis en Universitato de Bazelo, post 4 jaroj li profesoriĝis, en 2018 li partoprenis en fondo de instituto pri videsploro. Lia edzino naskis trifoje. Li ricevis precipe eksterlandajn premiojn inter 1997-2020.

Elektitaj kontribuoj (ĉiam kunaŭtoro) redakti

  • Optogenetic approaches to restoring visual function in retinitis pigmentosa (2011)
  • Restoring vision (2018)

Fontoj redakti

Referencoj redakti