Boualem SansalBualem Sansal (Alĝero, 15a de Oktobro 1949) estas alĝeria verkisto. En 2012, oni atribuis al li la Premion Prix du Roman Arabe, sed la premimono estis retirita pro la vizito de Sansal al Israelo por paroli en la Festivalo de Verkistoj de Jerusalemo.[1]

Boualem Sansal
Persona informo
ⴱⵓⴰⵍⴰⵎ ⵙⴻⵏⵚⴰⵍ
Naskiĝo 15-an de oktobro 1949 (1949-10-15) (74-jaraĝa)
en Théniet El Had
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Boumerdès vd
Ŝtataneco Alĝerio vd
Alma mater National Polytechnic School • Télécom Paris vd
Subskribo Boualem Sansal
Profesio
Okupo verkistoinĝenieroinstruisto • komerca estro • oficisto • eseisto vd
Verkado
Verkoj The Oath of the Barbarians ❦
The German Mujahid ❦
2084: The End of the World ❦
Q67430110 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Trejinita kiel inĝeniero kun doktoriĝo en ekonomiko, li ekverkis romanojn je aĝo de 50 post retiriĝi el posteno de altranga funkciulo de la Alĝeria registaro. La murdo de la ŝtatestro Mohamed Boudiaf en 1992 kaj la starigo de la Islama fundamentismo en Alĝerio inspiris lin verki pri sia lando.[2] Sansal pluloĝas kun sia edzino kaj du filinoj en Alĝerio spite la polemikon kiun liaj libroj vekis en lia hejmlando.[3] En 2007 en la Internacia Festivalo de Literaturo en Berlino, li estis enkondukita kiel verkisto "ekzilita en sia propra lando." Li plendas ke Alĝerio estas iĝante bastiono de islamisma ekstremismo kaj la lando estas perdanta siajn intelektajn kaj moralajn pilierojn.[4]

Literatura kariero redakti

La romano de Sansal nome Le village de l'Allemand ou le journal des frères Schiller estas la historio de du alĝeriaj fratoj kiuj fosas en la pasinto kaj malkovras ke iliaj patroj estis naziisma oficiro kiu fuĝis al Alĝerio post la milito. La libro esploras la fajnan linion inter Islama fundamentismo kaj Naziismo.[4] Le Village de l'allemand (la vilaĝo de la germano) estis la unua el la romanoj de Sansal kiu estis tradukita en la anglan, kaj estis publikigita en Usono kiel The German Mujahid kaj en Britio kiel An Unfinished Business.

Ekde la publikigo de Poste restante: Alger. Lettre de colère et d'espoir à mes compatriotes en 2006, la libroj de Sansal estis malpermesitaj en Alĝerio.[4]

Publikigita verko redakti

Romanoj redakti

  • 1999: Le Serment des barbares, Gallimard. Prix du Premier Roman 1999. Prix Tropiques, AFD, 1999
  • 2000: L'Enfant fou de l'arbre creux, Gallimard. Prix Michel Dard
  • 2003: Dis-moi le paradis, Gallimard
  • 2005: Harraga, Gallimard.
  • 2008: Le village de l'Allemand ou le journal des frères Schiller, Gallimard. Grand Prix RTL-Lire 2008, Grand prix de la francophonie de la Académie française 2008 -Prix Nessim Habif-
  • 2011: Rue Darwin, Gallimard
  • 2015: 2084: La fin du monde, Gallimard. Grand Prix du roman de l'Académie française

Noveloj redakti

  • 2001: La voix, Gallimard-Le Monde
  • 2005: La vérité est dans nos amours perdues, in "Des nouvelles d'Algérie", ed Métailié
  • 2004: La Femme sans nom. Littera et l’Aube.
  • 2005: Homme simple cherche évènement heureux, Le Monde.
  • 2005: Tous les bonheurs ne valent pas le déplacement, Magazine des Beaux Arts.
  • 2006: La Terrible nouvelle. Le Monde.

Eseoj redakti

  • 2006: Poste restante: Alger, lettre de colère et d'espoir à mes compatriotes, Gallimard
  • 2007: Petit éloge de la mémoire, Gallimard
  • 2021: Lettre d’amitié, de respect et de mise en garde aux peuples et aux nations de la terre

Teknika literaturo redakti

1986: La Combustion dans les turboréacteurs, OPU, Alger. 1989: La Mesure de la productivité, OPU, Alger

Referencoj redakti

  1. Fiske, Gavriel (2012-06-30). "Award-winning Algerian author denied cash prize for visiting Israel". The Times of Israel. [1] Alirita en 2013-05-29.
  2. Bay Area Francophile List This Week!
  3. Bay Area Francophile List This Week! [2] Alirita la 29an de Decembro 2016.
  4. 4,0 4,1 4,2 Standing fast, de Avirama Golan, Haaretz

Eksteraj ligiloj redakti