Bourg-de-Sirod

komunumo en la departemento Ĵuraso de Francio

Bourg-de-Sirod (prononcu : "Bur-de SiRO'") estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la komunumaro de Champagnole Porte du Haut-Jura, la departemento Jura, nomita laŭ la montaro Ĵuraso kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté). Fine de 2021 en la komunumo vivis 89 loĝantoj sur areo de 4,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 20 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lons-le-Saunier kaj al la kantono Poligny.

Bourg-de-Sirod
komunumo
Domo de la Forĝestroj
Domo de la Forĝestroj
Domo de la Forĝestroj
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Jura
Arondismento Lons-le-Saunier
Kantono Poligny
Komunumaro Champagnole Porte du Haut-Jura
INSEE kodo 39070 [+]
Poŝtkodo 39300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 89  (2021) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 44′ N, 5° 57′ O (mapo)46.7288888888895.9569444444444Koordinatoj: 46° 44′ N, 5° 57′ O (mapo) [+]
Alto 600 m [+]
Areo 4,42 km² ( 442 ha) [+]
Bourg-de-Sirod (Jura)
Bourg-de-Sirod (Jura)
DEC
Bourg-de-Sirod
Bourg-de-Sirod
Situo de Bourg-de-Sirod
Bourg-de-Sirod (Francio)
Bourg-de-Sirod (Francio)
DEC
Bourg-de-Sirod
Bourg-de-Sirod
Situo de Bourg-de-Sirod

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bourg-de-Sirod [+]
vdr
la vilaĝo nuntempe

La teritorio havas komunan limon kun Sirod, Champagnole, Lent, Sapois kaj Syam.

Historio redakti

Antikva epoko redakti

Laŭ arkeologistoj eblas ke la loko estis jam okupita dum malfrua Bronzepoko. Ŝajnas ankaŭ ke dum la Romia Imperio estis templo apud la rivero Ain.

Mezepoko redakti

Restaĵoj de la kastelo "Château Villain" videblas. Senjoroj de Commercy konstruis la kastelon de 1186. Tiuj senjoroj ankaŭ posedis tiam la senjorejon de Mont-Rivel (apud Champagnole).

La kastelo estis ruinita en 1479 fare de la soldatoj de Ludoviko la 11-a. Familio Gérard de Watteville rekonstruis kastelon adaptitan kontraŭ kanonoj (tio oni vidas en restaĵoj).

 
pordego de Richebourg, restaĵo de la mezepoka kastelo

Moderna epoko redakti

En 1595 la kastelo estis sieĝita kaj prenita de armeo de Henriko la 4-a. Kaj denove estis prenita, post longa sieĝo, de svedaj soldatoj en 1639 dum la tiel nomata Dekjara milito, france titolata guerre de Dix Ans, kiu estis parto de Tridekjara Milito. Armeo de Franĉkonteo, sub la komando de barono César de Saix d'Arnans (senjoro de Virechâtel), reprenis la kastelon rapide poste.

Dum la konkero de Franĉkonteo tiu fortreso ne estis atakita de Ludoviko la 14-a. Sed la fortreso estis jam ruinita.

Nuntempa epoko redakti

La restaĵoj de la kastelo oni uzi kiel ŝton-minejo inter 1808 kaj 1810 por rekonstrui forĝejon de Bourg-de-Sirod, detruita per brulego.

Hodiaŭ videblas duobla ĉirkaŭmuregoj, vastega kaj profunda pluvujo, porteno sud-okcidenta kaj porteno norda, inter aliaj restaĵoj.

De 1927 ĝis 1950 la vilaĝo Bourg-de-Sirod havis fervojan haltejon de la regiona fervoja reto Chemins de fer vicinaux du Jura sur la fervoja subreto de Champagnole (linio inter Champagnole kaj Foncine-le-Bas kaj linio inter Sirod kaj Boujailles).

Vidu ankaŭ redakti


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj