Champagnole
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Champagnole (stacidomo). |
Champagnole ( prononcu : "ŝampaNJOL") estas franca komunumo lokita en kantono Champagnole, en departemento Jura (Ĵuraso) kaj en regiono Burgonjo-Franĉkonteo.
Champagnole | |
komunumo | |
Urbo-domo de Champagnole
| |
|
|
Oficiala nomo: Champagnole | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo |
Departemento | Jura |
Arondismento | Lons-le-Saunier |
Kantono | Champagnole |
komunumaro | Champagnole Porte du Haut-Jura |
Situo | Champagnole |
- koordinatoj | 46° 44′ 53″ N 05° 54′ 28″ O / 46.74806 °N, 5.90778 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 783 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 476 m s. m. |
Areo | 20,18 km² (2 018 ha) |
Loĝantaro | 8 040 (2020) |
Denseco | 398,41 loĝ./km² |
Urbestro | Guy SAILLARD 2014-2026 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 39300 |
INSEE | 39097 |
![]() | |
Retpaĝo: http://www.champagnole.fr | |
GeografioRedakti
La urbo kromnomita "Perle du Jura" (Perlo de Ĵuraso) estas turista urbo. La rivero Ain trafluas ĝin.
HistorioRedakti
Unua Mondmilito
Per la ĝenerala mobilizado, ĉiuj viroj, kiuj kapablas iri al la milito estis varbitaj por la Unua Mondmilito. Kiel preskaŭ ĉiuj urboj, Champagnole ŝajnis nur virina loko, kun infanoj kaj maljunuloj; la virinoj prenis kun si la taskojn kaj respondecojn, pri kiuj oni senigis ilin ĝis tiu tempo. Je la fino de la milito, 120 viroj perdis sian vivon.
Dum la milito, kanadaj trupoj kampadis en la ĉirkaŭaĵo de la urbo por ekspluati la lignon en la Arbaro de la Joux (franclingve : Forêt de la Joux) servante la bezonegon de la milita maŝino.
Administrado
Ekde la 1-a de januaro 2017, ĝi estas la sidejo de la komunaro nomita "Champagnole Porte du Haut-Jura" (Champagnole Pordo de Alta Ĵuraso).
DemografioRedakti
1846 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2008 | 2018 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
3303 | 7531 | 9273 | 10293 | 9713 | 9250 | 8616 | 8135 | 8098 | 7989 |
BildaroRedakti
Ce que m'a dit le vent d'ouest ( "Kion la okcidenta vento al mi diris"), statuo ĉe la enireja vojo el Ĝenevo al Champagnole
FamulojRedakti
- Hervé Balland (1964-), skikuradisto;
- Adrien Berthod (1878-1944), politikisto;
- Hélène Franco politikistino, magistrato. Ĉeflistino dum urba baloto en 2001 kaj dum eŭropa baloto de 2009 nome de Front de gauche
- Élodie Bourgeois-Pin (1982- ), skikuradistino;
- Lupicin Cabaud, naskiĝis en 1813 en Champagnole, kunfundisto de la grupo Descours et Cabaud.
- Charles Cabaud, filo de la antaŭulo, prezidento de la grupo Descours et Cabaud de 1919 ĝis 1939.
- Alain Carminati (1966- ), rugbeisto ( 13 kaj 15);
- Sylvain Guillaume (1968- ), skikuradisto Nordia kombino;
- Aurélie Perrillat-Collomb (1980-), skikuradisto;
- David Sauget (1979-), futbalisto;
- Georges Trouillot (1851-1916), politikisto;
- Pierric Bailly (1982), verkisto;
- Grégory Pujol (1980- ),futbalisto;