Bramaputro

rivero en Bangladeŝo
(Alidirektita el Bramaputro (rivero))

La rivero Bramaputro (en sanskrita, ब्रह्मपुत्र, brahmaputra, kio signifas «la filo de Brahmao») estas unu de la riveroj plej longaj de Azio kaj la deka plej granda en la tuta mondo laŭ la akvokvanto (Vidu ĉe Listo de riveroj laŭ akvoŝarĝo).

Bramaputro
sanskrite: ब्रह्मपुत्र
rivero
La rivero Bramaputro en Suklesŭar-gato, Guvahati
Landoj
Regionoj Tibeto, Asamo
Fontrivero
 - alteco ĉ,5000 m
Enfluejo
 - situo Bengala Golfo
Longo 2 900 km (1 802 mi)
Akvokolektejo 930 000 km² (93 000 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 21 261 /s
Fluo de Bramaputro
Fluo de Bramaputro
Fluo de Bramaputro
Vikimedia Komunejo: Brahmaputra

Ĝi ekas en la glaĉero Kubigangri, ĉe la monto Kajlaŝo, en Himalajo, kaj fluas orienten tra ĉinia teritorio, okcidente de Tibeto, kaj pasas ĉe Lasao. Post trafluo de 2.896 km enfluas en la golfo de Bengalo, en Bangladeŝo, formante parton de la delto de Gango, la plej granda delto de la mondo. La rivero estas konata kiel Cangpo en Tibeto kaj en la centra zono de Bangladeŝo dividiĝas en du branĉoj, kies la ĉefa estas la rivero Jamuna, nomo per kiu oni konas ĝin en tiu regiono, kaj la alia, malpli enhava, la rivero Ŝitalakŝja.

Historio redakti

La antikvaj grekoj verŝajne konis Bramaputron. La greka geografisto Strabono mencias riveron nomatan Οἰδάνης (OidanesŒdanes) kaj la romia historiisto Curtius Rufus, skribinta Historion de Aleksandro la Granda, mencias similan riveron latine nomatan DiardinesDiardanes[1][2]

Ekologio redakti

Ĝia trafluo tra tropikaj regionoj farigas sian valon unu el la plej riĉaj en biologia diverseco de la mondo. Ties ĉefaj inondoj permesad la fekundigon de la grundo, kvankam ili estas detruegaj.

La Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo ĉirkauas la sedimentan ebenaĵon de la bramaputra rivero en la barata subŝtato Asamo.

Rilato al homoj redakti

En sia plej malsupra parto, la rivero konsideriĝas sankta por hinduistoj, kaj uziĝas por la transporto de agrikulturaj produktoj.

Notoj kaj ligiloj redakti

  1. angle William Smith, LLD, Ed. - Dictionary of Greek and Roman Geography (1854)
  2. Quintus Curtius Rufus skribis en sia Historiae Alexandri Magni 8.9.9: Diardines minus celeber auditu est, quia per ultima Indiae currit: ceterum non crocodillos modo, uti Nilus, sed etiam delphinos ignotasque aliis gentibus beluas alit. (traduko: Diardines estas malpli fama, ĉar ĝi fluas tra la fina parto de Hindio: cetere, ĝi kreskas ne nur krokodilojn, kiel Nilo, sed ankaŭ delfenojn kaj sovaĝajn bestojn ne konatajn de aliaj popoloj.)