Bratronice (distrikto Kladno)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bratronice |
Bratronice (germane Bratronitz) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Kladno en Mezbohemia regiono. Ĝi troviĝas proksimume 30 km okcidente de Prago. Vivas ĉi tie 981 loĝantoj (2024).
Bratronice | |||
germane Bratronitz | |||
municipo | |||
Preĝejo de Ĉiuj sanktuloj
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Bratronice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Kladno | ||
Administra municipo | Kladno | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Křivoklata montetaro | ||
Situo | Bratronice | ||
- alteco | 410 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 04′ 04″ N 14° 00′ 51″ O / 50.06778 °N, 14.01417 °O (mapo) | ||
Areo | 15,63 km² (1 563 ha) | ||
Loĝantaro | 981 (2024) | ||
Denseco | 62,76 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1228 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 273 63 (273 62 por Dolní Bezděkov) | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0203 | ||
NUTS 5 | CZ0203 532142 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Bratronice (okres Kladno) | |||
Retpaĝo: www.bratronice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horní Bezděkov, Družec, Malé Kyšice, Lhota, Nižbor, Chyňava kaj Běleč.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1228.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 013 |
1880 | 1 132 |
1890 | 1 005 |
1900 | 1 017 |
1910 | 1 000 |
1921 | 991 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 043 |
1950 | 858 |
1961 | 874 |
1970 | 812 |
1980 | 759 |
1991 | 716 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 765 |
2011 | 875 |
2014 | 900 |
2016 | 905 |
2017 | 904 |
2018 | 925 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 922 |
2020 | 923 |
2021 | 958 |
2022 | 944 |
2023 | 965 |
2024 | 981 |
Partoj de municipo
redaktiMunicipo Bratronice konsistas el du partoj sur du katastraj teritorioj:
- Bratronice (k. t. Bratronice u Kladna)
- Dolní Bezděkov (k. t. Dolní Bezděkov u Kladna)
En la jaroj 1850–1869 kaj ekde la 1-a de januaro 1980 ĝis la 23-a de novembro 1990 estis konsisto de municipo Bratronice ankaŭ la proksima Běleč, kiu ekde la 24-a de novembro 1990 memstariĝis.
Memorindaĵoj
redakti- Preĝejo de Ĉiuj sanktuloj
- Du pentaj krucoj
Soldataj fortikaĵoj
redaktiDum la jaro 1936 estis en la ĉirkaŭaĵo de Bratronice, proksimume en linio Dolní Bezděkov – suda rando de Bratronice – Běleč, konstruitaj malpezaj fortikaĵoj mod. 36 (MF mod. 36), kiuj estis destinitaj al defendo de Prago. En la jaro 1937 okazis en la orienta rando de la katastra teritorio (de Dolní Bezděkov tra valo de Loděnice al muelejo Mostecký mlýn kaj plu tra la suda direkto tra arbaro al rojo Žlábek) konstruado de Praga linio, pli modernaj malpezaj fortikaĵoj mod. 37 (MF mod. 37). Sur la katastra teritorio de Bratronice temis pri partoj de konstru-sektoroj IX.a Kladno-sudo (4 fortikaĵetoj de MF modelo 36), A-4 Družec (3 fortikaĵetoj de MF modelo 37) kaj A-5 Chýňava (11 fortikaĵetoj de MF modelo 37). Krom unu escepto ĉiuj ĉi tie konstruitaj objektoj inter la jaroj 1939 ĝis 1943 estis neniigitaj fare de germana armeo helpe de forpafo.
Personecoj
redakti- Petr Haničinec (1930–2007), dublisto kaj aktoro
Pluaj fotoj
redakti-
Memorige protektata kamparana bieno n-ro 10
-
Municipa ofico kaj poŝto
-
Municipa lernejo
-
Penta kruco