Brețcu
vilaĝo en Rumanio
Brețcu [brecku] (hungare Bereck) estas komunumo en Rumanio. Administre apartenas al ĝi Mărtănuş kaj Oituz. Ĝi situas en nordorienta rando de la Triseĝoj-baseno ĉe la eliro de Oituz-terkolo oriente de Târgu Secuiesc.
Brețcu | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Covasna | ||
Alinome | Bereck (hungare), Bretz (germane), Augustia (latine) | ||
Iama hungara departemento | Háromszék | ||
Situo | 46° 3′ N, 26° 18′ O (mapo)46.04277777777826.304722222222Koordinatoj: 46° 3′ N, 26° 18′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 599 m | ||
Poŝtkodo | 527060 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3.820 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 2.717 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 64103 | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 3 275 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 3 239 (73 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estas el 1332, kiam ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék). Tie renkontiĝis Sándor Petőfi kun Jozefo Bem la 25-an de julio 1849 por plumarŝi kune al Fehéregyháza.
La 10-an de decembro 2006 oni inaŭguris memorhalon je la memoro de Kinga Illyés.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj redakti
- Margit Bollányi Pál (1980): pentristino
- Izabella Györgyjakab: filozofino, redaktorino
- Áron Gábor: kanonmuldisto, liberecbatalisto.
- Imre Gábor (1816–1887): frato de Áron Gábor, vilaĝestro de Bereck, deputito en parlamento.
- Ferenc Jénáki (1885 - ?): eklezia verkisto, papa kameristo
- István Khell (7-a de aprilo 1889 – 30-a de aprilo 1972, Odorheiu Secuiesc): tradukisto, lernejhistoria studverkisto.
- Kinga Illyés (10-a de decembro 1940 – Târgu Mureş, 28-a de julio 2004): aktorino, deklamistino.
- István Kosztándi, hungara violonisto
- Albert Márton (n. 26-a de januaro 1963): ekonomikisto, universitata instruisto
Eksteraj ligiloj redakti
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
-
Situo en la distrikto