Bregenzer Tagblatt
Bregenzer Tagblatt (trad. Taggazeto de Bregenco), kiu nomiĝis inter 1899 kaj 1907 Vorarlberger Tagblatt, estis germanlingva taggazeto kiu aperis en Bregenz, Aŭstrio, inter 1896 kaj 1915. La partio al kiu la redaktistaro proksimis estis liberalisma, Deutsche Freisinnige Partei, kiu aktivis en la Germana Imperiestra Regno.
Bregenzer Tagblatt | ||
gazeto | ||
---|---|---|
Speco | taggazeto | |
| ||
Lando | Aŭstrio-Hungario | |
Urbo | Bregenz | |
Establodato | 1896 | |
Politiko/ Ideologio |
Deutsche Freisinnige Partei (Liberalismo) | |
| ||
Historio
redaktiFondis tiun ĉi ĵurnalon Anton Flatz; provnumero surmerkatiĝis jam en la 12.12.1895 dume la vera apero ekis en la 1.1.1896. Anton Flatz estis ankaŭ posedanto, presisto, eldonisto kaj respondeca redaktoro. En 1899 ĝi kunfandiĝis kun Vorarlberger freie Rundschau kaj alinomiĝis Vorarlberger Tagblatt kun subtitolo Deutschfreisinniges Organ für das Land Vorarlberg. La unua Tagblatt-numero estis de la 25.3.1899 sub la estrado de Karl Merschinsky kiu antaŭe estis publicinta Vorarlberger freie Rundschau. En la 8.11.1891 rekomencis ĉefi kaj en la 1.1.1907 oni adoptis denova la malnovan nomon dume la subtitolo germaniema kaj liberalismema restis.[1]
En la kolofono tiam legeblis pri eldonisteco kaj ĉefredaktoreco de Franz Honsig: la presadon kontinue prizorgis la posedanto Flatz.
Literaturo
redakti- Helmut W. Lang (eld.): Österreichische Retrospektive Bibliographie (ORBI). Volumo 2: Österreichische Zeitungen 1492–1945. Band 2: Helmut W. Lang, Ladislaus Lang, Wilma Buchinger: Bibliographie der österreichischen Zeitungen 1621–1945. A–M. Redaktite ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko, eldonejo K. G. Saur, Munkeno 2003, ISBN 3-598-23384-1, p. 159–160 (Bregenzer Tagblatt).
- Helmut W. Lang (eld.): Österreichische Retrospektive Bibliographie (ORBI). Volumo 2: Österreichische Zeitungen 1492–1945. Band 3: Helmut W. Lang, Ladislaus Lang, Wilma Buchinger: Bibliographie der österreichischen Zeitungen 1621–1945. N–Z. Redaktite ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko, eldonejo K. G. Saur, Munkeno 2003, ISBN 3-598-23385-X, p. 375 (Vorarlberger Tagblatt).
Referencoj
redakti- ↑ Helmut W. Lang (Hrsg.): Österreichische Retrospektive Bibliographie (ORBI). Reihe 2, Band 3, 2003, S. 71.
Eksteraj ligiloj
redakti- skanitaj numeroj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Die Neuzeit en la germana Vikipedio.