Brembo

rivero en Italio

Brembo (esperante kaj same itale, Brèmb en la bergama dialekto de la lombarda, variaĵo de la itala lingvo) estas rivero en la regiono Lombardio de norda Italio. Ĝi fluas komplete en la provinco Bergamo.

Brembo
la rivero en Ponte San Pietro
rivero
Bazaj informoj
Situo Italio
Longeco 74 km
Fluo
Fonto ĉe la montoj Pizzo del Diavolo kaj Pizzo dei Tre Signori
- Alteco super marnivelo 2 142 m
Enfluejo Adda
Geografio
Trairataj urboj Ponte San Pietro, Brembate
La itinero de la rivero Brembo
La itinero de la rivero Brembo
Map
vdr

La Brembo fontas el la Bergamaj Alpoj ĉe la piedo de la monto Pizzo del Diavolo; atinginte Lenna ĝi kuniĝas kun dua branĉo kiu fluas de la montoj de Mezzoldo. Dum ĝia kurso ĝi estas nutrata de multnombraj akvofluoj; tiuj kun plej grandaj fluoj estas la Stabina, Valtorta, Parina, Enna, torento de la valo taleĝa (Val Taleggio) kiu kuniĝas kun la Brembo en la urbeto de San Giovanni Bianco, la Ambrio, torento de la valo Serina kaj la Dordo, rivereto de Isola di Bergamo, tradicia kaj geografia regiono kiu kuŝas inter la montoj kaj la riveroj Adda kaj Brembo.

La Brembo fluas en la Adda proksime de Crespi d'Adda, inter la komunumoj de Capriate San Gervasio, Canonica d'Adda kaj Vaprio d'Adda, ĉe la limo inter la provincoj Bergamo kaj Milano.

Tra la jarcentoj la rivero travivis multajn inundojn, ofte sur katastrofa skalo kiel estis la kazo la 18-an de julio 1987 kiam grandega damaĝo estis kaŭzita al la faŭno kaj loĝlokoj de la rivera valo.

la rivero en Brembate