Saas-Balen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Brend)

Saas-Balen estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 418 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Saas-Balen
Blazono de Saas-Balen
Blazono de Saas-Balen
Blazono de Saas-Balen
Saas-Balen
Saas-Balen
Saas-Balen
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 9′ 14″ N 7° 55′ 44″ O / 46.15389 °N, 7.92889 °O / 46.15389; 7.92889 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 14″ N 7° 55′ 44″ O / 46.15389 °N, 7.92889 °O / 46.15389; 7.92889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 418
Areo 30,18 km²
Alteco 1483 m super marnivelo
Poŝtkodo 3908
Komunumkodo 6289
Mapo de Saas-Balen
Mapo de Saas-Balen
Situa mapo de Saas-Balen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Saas-Balen situas en Supra Valezo en la mezo de la Valo de Saas, kiun trafluas la rivero Saaservispa. Sur la komunuma teritorio situas en okcidento la Balfin-Glaĉero kaj Bider-Glaĉero, kiuj estas konektitaj kun Ried-Glaĉero, kaj en oriento la Gruben-Glaĉero. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Saas-Balen kaj Bidermatten, kaj la setlejoj Niederguet, Meiggerli, Brend, Rittmal kaj Tewaldji.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 30,18 km², de kiuj 21,3% estas kovritaj de arbaro, 10,8% servas por agrikulturo kaj 1,3% por setlado. Du trionoj de la komunuma teritorio Estas kovritaj de altmontara dezerto kaj de glaĉeroj. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Saas-Balen limas en nordo al Eisten, en oriento al Sempiono, en sudoriento al Saas-Grund, en sudokcidento al Saas-Fee, kaj en okcidento al Sankt Niklaus.

Trafiko redakti

Tra Saas-Balen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 212, kiu kondukas de Vispo al la Saaser-Valo. Per de la poŝtaŭtolinio de Saas-Grund al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Saas-Balen datiĝas el la jaro 1304 kielo Baln. Sur la teritorio de Saas-Balen estis trovita hakilo el la neolitiko. Dum mezepoko Saas-Balen apartenis al la grandkomunumo Saas, kiu estis parto de la Majorujo Vispo. Saas en la jaro 1392 estis dividita al kvar kvartaloj, kiuj estas la hodiaŭaj kvar komunumoj de la Saas-Valo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti