Broken Social Scene

Broken Social Scene (Esperante Rompita Socia Sceno) estas Kanada sendependroka supergrupo, kiu fondiĝis en 1999 en Toronto, Ontario.

Broken Social Scene (Manchester, 2006)

La ĉefaj membroj de la bando estas Kevin DREW kaj Brendan CANNING. Tiu duopo registris kaj ellasis la unuan albumon de la bando, Feel Good Lost, en 2001, kun kontribuaĵoj de Justin PEROFF, Charles SPEARIN kaj Bill PRIDDLE. Tamen, kiam ili ludis koncertojn subteni la albumon, Drew kaj Canning trovis ke estis malfacila fari distran koncerton bazita sur Feel Good Lost, kiu estis preskaŭ tute instrumenta.

Kiel rezulto, ili alportis multajn amikojn de la sendependroka sceno de Toronto - Andrew WHITEMAN, Jason COLLETT, kaj Emily HAINES kaj Leslie FEIST de Metric -- por plibonigi ilian vivan koncerton kun tekstoj kaj vokaloj. Post iom da tempo, la bando ankaŭ ekenhavis kontribuaĵojn de James SHAW, Evan CRANLEY, Justin PEROFF, John CROSSINGHAM, kaj Amy Millan de Stars.