Bronisław Szczepankiewicz

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bronisław Dziryt SZCZEPANKIEWICZ estis pola pioniro de Esperanto, librovendisto kaj socia aganto. Li naskiĝis en 1843 en la regiono Grandpollando kaj en 1869 transloĝiĝis al Kalisz. Lia edzino estis Genowefa el Dąbkowski; la 29-an de oktobro 1869 naskiĝis lia plej aĝa filino Stanisława. En 1878 Szczepankiewicz malfermis librovendejon kun legejo kaj muziknotejo, kiu dum 36 jaroj de sia funkciado estis alte taksata pro diversa temaro kaj alta kvalito[1].

Bronisław Dziryt Szczepankiewicz
Bronislaw Szczepankiewicz.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1843
en Grandpollando, Pollando
Morto 31-a de oktobro 1922
en Kalisz, Pollando
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
Information icon.svg
vdr

Post longa malsano Szczepankiewicz mortis la 31-an de oktobro 1922.

Esperanto-agadoRedakti

En 1909 Szczepankiewicz estis elektita kiel prezidanto de la Esperanto-societo Lumo en Kalisz. Membro de UEA kun la numero 16627[2]. Ekde 1920 li estis prezidanto de Pola Esperantista Societo, kiu en 1921 pro multjaraj meritoj nomis lin sia Honora Membro[3].

ReferencojRedakti

  1. Biografio de Szczepankiewicz (en la pola)
  2. Informo pri forpaso de Szczepankiewicz, Esperanto 12/1922
  3. Informo pri la morto de Szczepankiewicz, Pola Esperantisto 2/1922