La Bruna filoskopo, Phylloscopus fuscatus, estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Tiu specio reproduktiĝas en orienta Azio. Tiu birdospecio estas tre migranta kaj vintras en sudorienta Azio. Ĝi ekinvadis provizoran teritorion en Nordameriko en Alasko, kaj ankaŭ ĉeestis en Kalifornio

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna filoskopo
Bruna filoskopo
Bruna filoskopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. fuscatus'
Phylloscopus fuscatus
(Blyth, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu estas abunda birdo de tajgaj marĉoj kaj humidaj herbejoj. La nesto estas konstruita malalte en arbusto, kaj la ino demetas 5-6 ovojn. Kiel plej parto de silviecaj birdoj, ankaŭ tiu malgranda paserino estas insektovora.

Tiu malgranda birdo pretas vaganteci tiom malproksimen kiom ĝis okcidenta Eŭropo en oktobro, spite la distancon de 3000 km del ties reproduktaj teritorioj. Ĝi vintris iam en Britio.

Tiu estas filoskopo simila laŭ grando kaj formo al Ĉifĉafo. Plenkreskulo havas nestriecan brunan dorson kaj sablokolorajn subajn partojn. Elstaras blankeca superokula strio, kaj la beko estas fajna kaj pinteca. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de filoskopoj, sed junuloj estas pli olivecnuancaj supre. Kiel plej parto de silviecaj birdoj, ankaŭ tiu ĉi estas insektovora, sed ili manĝas ankaŭ aliajn malgrandajn manĝerojn kiel beroj.

La kanto estas monotona fajfo, kaj la alvoko estas akra ĉek. La alvoko estas ofte la unua pruvo ke tiu tipe kaŝema specio ĉeestas, for de la reproduktaj teritorioj.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52585, Phylloscopus fuscatus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.