Brunflava pseŭdolejsto

La Brunflava pseŭdolejsto (Pseudoleistes virescens) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj. Ĝi troviĝas en plej nordokcidenta Argentino, plej suda pinto de Brazilo, plej suda Paragvajo kaj Urugvajo. Ties natura habitato estas marĉoj kaj paŝtejoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunflava pseŭdolejsto
Brunflava pseŭdolejsto
Brunflava pseŭdolejsto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Pseudoleistes
Specio: 'P. virescens'
Pseudoleistes virescens
(Vieillot, 1819)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas 20 al 22 cm longa.[1] Ne estas en tiu specio seksa dimorfismo, kaj tiele kaj masklo kaj ino estas malhelbruna al nigreca kun iom da oliveca nuanco, escepte la brusto kiu estas flava, kio nomigas la specion en la hispana surloke kiel “pechiamarillo” (flavbrustulo), dum en la komuna nomo en Esperanto oni preferu aludi al la kombino de bruna kaj flava koloro. Pli precize la kapo kaj la kolo estas malhelbrunaj, same kiel la dorso kaj la vosto, dum la brusto kaj flankoj estas flavaj. Estas flavaj ankaŭ la ŝultroj, videblaj nun dumfluge. La okuloj estas nigraj. La beko estas granda kaj kun fizionomio ĝeneraliga, ideale por la ĉiomanĝanta konduto de tiu birdo, kaj tutnigra, same kiel kruroj kaj ungoj.[2]

Ĝi estas tre simila al la proksima parenco Flavapuga pseŭdolejsto, la ununura specio de la sama genro, sed tiu P. guirahuro estas pli granda kaj prezentas flavan krom la bruston ankaŭ la pugon.[3]

Kutimaro redakti

 
Ido de Brunflava pseŭdolejsto post ĉirkaŭ unu monato kaj duono

Ili vivas en grandaj aŭ mezgrandaj aroj foje kun la Brila molotro, Molothrus bonariensis. Vespere la aroj rifuĝiĝas en montoj aŭ paŝtejoj.

Ili nutras sin el insektoj, krustuloj, lumbrikoj, larvoj kaj el semoj kiujn ili serĉas laŭ aroj ĉe lagunoj aŭ flakoj dum unu el ili viglas ripoze sur la vegetaĵaro akva aŭ sur arbobranĉo. Ili prezentas malaltan flugmanieron kun ripeta flugilfrapado kaj mallongaj ŝvebadoj.

La ĉefaj predantoj nature de tiu specio estas rabobirdoj, furoj kaj musteloj.

Reproduktado redakti

El septembro al oktobro kaj ĝis novembro aŭ decembro tiuj birdoj ekpariĝas. Ili konstruas tasforman neston el branĉetoj kaj tigeroj kovrita el koto aŭ fekaĵo kiu estas situa en arbusto. La ino demetas 4 al 6 blankajn kun brunecaj makuloj ovojn. Foje tiu speco suferas parazitadon fare de la Brila molotro, Molothrus bonariensis, kaj pro tio la nestoj povas esti abandonitaj. Elnestiĝo okazas post unu monato. La idoj estas olivecbrunaj kun flavaj punktoj.

Notoj redakti

  1. http://www.freebirds.com.ar/968.htm Arkivigite je 2016-06-04 per la retarkivo Wayback Machine Dragón, Pecho Amarillo, Brown and Yellow Marshbird, (Pseudoleistes virescens) Vieillot, 1819, konsultita la 12a de julio de 2009, ©2006/2007/2008 Mariano Costa, en hispana, Biopatagonia - Freebirds
  2. http://www.alasdelpalmar.com.ar/aves48.htm Arkivigite je 2009-08-15 per la retarkivo Wayback Machine 185-Pecho amarillo común (Pseudoleistes virescens), konsultita la 12a de julio de 2009, Alas del Palmar, en hispana, http://www.alasdelpalmar.com.ar/quienes.htm Arkivigite je 2009-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
  3. http://www.avespampa.com.ar/PechoAmarilloGrande.htm Arkivigite je 2009-09-02 per la retarkivo Wayback Machine Pecho amarillo grande: Pseudoleistes guirahuro, konsultita la 12a de julio de 2009 www.avespampa.com.ar en hispana

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti