La Brunkapa agelajo (Chrysomus ruficapillus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Agelajoj kiu enhavas nigrecajn speciojn kiuj havas kolorajn markojn en kapo aŭ ŝultroj. Fakte tiu specio ege malsimilas de aliaj samgenranoj, ĉar ne estas ŝultraj markoj sed en krono kaj gorĝareo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkapa agelajo
Brunkapa agelajo
Brunkapa agelajo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Agelaius
Specio: 'A. ruficapillus'
Agelaius ruficapillus
(Vieillot, 1819)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Teritorio redakti

Ĝi troviĝas en orienta Sudameriko el norda Argentino, Paragvajo, Urugvajo kaj orienta Bolivio, tra okcidenta Brazilo al Franca Gujano. Ties natura habitato estas marĉoj de malaltaj teroj, kareksejoj kaj paŝtejoj kaj ofte ĉe rizkampoj.

Aspekto redakti

La masklo estas malprobable konfuzebla kun aliaj nigraj birdoj pro ties brunaj krono kaj gorĝareo (inklude supran bruston), kvankam tiuj povas esti malfacile videbla antaŭ malbona lumo. La norda subspecio A. r. frontalis havas pli brilbrunajn markojn ol la pli suda nomiga subspecio ĉefe en krono. La ino estas olivecbruna (iom pli malhela ĉe flugiloj kaj vosto) kaj povus esti konfuzata kun ino de Brila molotro, Molothrus bonariensis, escepte pro sia flaveca gorĝo.

Kutimaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti