Brunon Albrecht Zwarra (naskiĝis la 18-an de oktobro 1919 en Gdańsk, mortis la 14-an de aŭgusto 2018 samloke) – pola publicisto, aŭtoro de libroj pri historio de Gdańsk, malliberulo de germanaj koncentrejoj.

Vivo redakti

En la jaroj 1929–1935 frekventis Polan Gimnazion, membro de polaj organizaĵoj en Libera Urbo Dancigo. De 1935 laboris en Emajlejo de Johannes Segor en Wrzeszcz.

Post eksplodo de la dua mondmilito arestita la 14-an de septembro 1939 en Gdynia. Malliberigata en germanaj-naziaj koncentrejoj en Nowy Port, Stutthof kaj Sachsenhausen. Liberigita en 1942, revenis al sia laboro. Post trapaso de fronto kaj reveno de Gdańsk al Pollando okupiĝis pri rekonstruo de detruita fako sub nova nomo Fako Laka-Emajla "Gedania" (ĝis 1948).

En la 1970-aj jaroj, danke al instigo kaj helpo de profesoro Marian Pelczar, okupiĝis pri verkado. Lia plej grava atingo estas publikaĵo Gdańsk 1939. Wspomnienia Polaków gdańszczan (Gdańsk 1939. Rememoroj de poloj gdanskanoj) (1984), enhavanta 73 dokumentajn raportojn pri la komenco de la mondmilito en Gdańsk. Ankaŭ estas aŭtoro de aŭtobiografia kvinvoluma libro Wspomnienia gdańskiego bówki (Rememoroj de gdanska fripono) kaj romano W gdańskiej twierdzy (En fortikaĵo Gdansko) kaj Gdańszczanie (Gdanskanoj).

En siaj libroj akre polemikis kun Günter Grass. Laŭ opinio de Zwarra en libro La lada tambureto Grass transdonis deformitan kaj ŝelaĵantan la bonan nomon de poloj en bildigo de la defendo de Pola Poŝtejo la 1-an de septembro 1939. Septembre 1993 oficiale protesis kontraŭ atribuo al Grass de la honora civitaneco de la urbo Gdańsk.