Brusturi (Bihor)
Brusturi (hungare Tataros, germane Brestur[1]) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Oradea. Administre apartenas al ĝi Cuieșd, Loranta, Orvișele, Păulești (Brusturi), Picleu, Țigăneștii de Criș kaj Varasău.
Brusturi | ||
---|---|---|
![]() | ||
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Tataros (hungare), Brestur (germane) | |
Iama hungara departemento | Bihar | |
Situo | 47° 10′ N, 22° 14′ O (mapo)47.15888888888922.24Koordinatoj: 47° 10′ N, 22° 14′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 150 m | |
Poŝtkodo | 417090 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 3 037 (en 2021, 4 367 en 2002) | |
– vilaĝo | 1 331 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 27766 | |
Loĝantaro
redaktiEn 1910 la centra vilaĝo nombris 2 100 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1 652 (rumanoj, 6 % da hungaroj), en 2002 en la tuta komunumo estis 4 367 kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 3 037 loĝantoj sur areo de 103 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km².
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estis en 1360. En 1928 el ĝia areo memstariĝis Orvișele. Ĝis 1919 kaj inter Dua Viena Arbitracio de 1940 kaj 1944 la loĝloko apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga monarkio Aŭstrio-Hungario respektive de 1940 al Hungario, kaj estis parto de la reĝa departemento (Bihar vármegye).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti-
Situo en la distrikto