Bulgario en la Somera Olimpiko 1896

sporta delegacio
(Alidirektita el Bulgario en la Olimpikoj)

La bulgara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1896 en Ateno havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 1 fako. La sportisto atingis neniun medalon.

Charles Champaud
Bulgario en la Somera Olimpiko 1896
Somera Olimpiko 1896 en Ateno
Flagtenanto: 
Sportistoj 1 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La reprezentanto estis la svisa gimnastikisto Charles Champaud (prononco [ŝarl ŝamPO:], bulgare: Шарл Шампо, ankaŭ literumita Ŝarl Ŝampov, Шарл Шампов). Champaud konkuris ĉe la gimnastikiloj paralelstangoj, gimnastika ĉevalo ("volbo"), kaj gimnastika ĉevalo kun arkoj. Kvankam la resto de liaj rezultoj en ĉiu konkurado estas nekonataj, li okupas la prestiĝan kvinan lokon sur volbo kaj gajnis la unuajn du poentojn por Bulgario.

Champaud estis svisa ŝtatano laboranta kiel gimnastika instruisto en Sofia mezlernejo kiam li reprezentis Bulgarion ĉe la unuaj modernaj Olimpikoj. Bulgario estas tiel ofte inkluzivita inter la partoprenantaj nacioj.

En Bulgario, Charles Champaud ankaŭ ludis gravan rolon en enkondukado de futbalo en la lando kaj estis la persono kiu alportis la sporton al la ĉefurbo Sofio en 1895 (la unua futbalmatĉo en Bulgario okazis en Varna unu jaron pli frue, organizita fare de alia svisa instruisto, Georges de Regibus).

Eksteraj ligiloj redakti