Bulgario en la Somera Olimpiko 1980

sporta delegacio

La bulgara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo havis 271 sportistojn. Ili partoprenis en 20 fakoj. Flagtenanto de la bulgara teamo estis Aleksandar Tomov. La sportistoj atingis 8 orajn, 16 arĝentajn kaj 17 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 3-an rangon.

la ormedala luktisto Valentin Rajĉev (Валентин Райчев) sube, supre la arĝentmedala kontraŭanto el Mongolio
Popola Respubliko Bulgario en la Somera Olimpiko 1980
Somera Olimpiko 1980 en Moskvo
Flagtenanto:  Aleksandar Tomov
Sportistoj 271 en 20 fakoj
Medaloj
rango: 3
Oro
8
Arĝento
16
Bronzo
17
Sume
41
vdr

Kunordigis la teamon la Bulgara Olimpika Komitato.

Medalistoj redakti

  Oro redakti

  • Petar Lesov (Петър Лесов) - boksado, viroj de 48 ĝis 51 kg
  • Ljubomir Ljubenov (Любомир Любенов) - kanuado, vira 1000-metra konkurso de unuopa kanada kanuo
  • Stojan Deltshev (Стоян Делчев) - gimnastiko, vira konkurso de horizontala stango (reko)
  • Janko Rusev (Янко Русев) - halterlevo, viroj ĝis 67,5 kg
  • Asen Zlatev (Асен Златев) - halterlevo, viroj ĝis 75 kg
  • Georgi Raikov (Георги Райков) - greka-romia luktado, viroj ĝis 75 kg
  • Valentin Rajĉev (Валентин Райчев) - liberstila luktado, viroj ĝis 74 kg
  • Ismail Abilov (Исмаил Абилов) - liberstila luktado, viroj ĝis 82 kg

Eksteraj ligiloj redakti

 
la 19-jara boksisto Petar Lesov en 1980 atingis oran medalon kaj pro tio poste honoriĝis per orumita statuo en la urbo Rakovski
 
olimpika emblemo