Bulgaria Futbala Asocio

nacia futbala asocio en Bulgario
(Alidirektita el Bulgarski Futbolen Sojus)

La Bulgaria Futbala Asocio, bulgare Български футболен съюз, Bulgarski futbolen sajus estas la nacia futbala asocio en Bulgario, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1923. La asocio interalie ekde 1924 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la Unua Ligo de Bulgario - bulgare Първа лига, Parva liga, aŭ je plena nomo bulgare Първа професионална футболна лига, Parva profesionalna futbolna liga, Unua profesia futbala ligo. La ĉampiono en 2022-2023 estas la klubo PFK Ludogorec Razgrad (ПФК Лудогорец Разград), jam la 12-an jaron en sinsekvo, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo CSKA Sofija (ПФК ЦСКА София, PFK CSKA Sofija, je plena nomo profesia futbala klubo Centra Armea Sportklubo Sofio) - laŭ la stato de 2023 entute 31-foje.

Bulgaria Futbala Asocio
federacio de futbalo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1923 vd
Lando(j)  Bulgario
Ĉefestro(j) Borislav Mikhailov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro de UEFA (1954–)
FIFA (1924–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj nacia futbala teamo de Bulgario
Bulgaria national beach soccer team (en) Traduki
Bulgaria national under-19 football team (en) Traduki
Bulgaria national under-18 football team (en) Traduki
Bulgaria Olympic football team (en) Traduki
virina nacia futbala teamo de Bulgario
bulgaria nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj
vira sub-21-jarula futbala teamo de Bulgario
bulgaria nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr