Bulvardoj de Marŝaloj

aro da grandaj bulvardoj kiuj ĉirkaŭas Parizon

La Bulvardoj de Marŝaloj (france Boulevards des Maréchaux) rilatas al kontinua aro da grandaj bulvardoj kiuj ĉirkaŭas Parizon preskaŭ ĉe la rando de la ĉefurbo laŭlonge de 33,7 kilometroj. Ilia nomo devenas de la fakto ke kiam ili estis kreitaj, ili estis nomitaj laŭ Marŝaloj de la Unua franca Imperio.

La komunumo de Parizo kun siaj oficialaj limoj kaj siaj distriktoj

Historio redakti

La bulvardoj de Marŝaloj okupas la terenon de la malnova armea koridoro (en la franca, nomita rue Militaire) kiu kuris paralele al la muro kaj defendaj bastionoj de Thiers, konstruitaj en 1840. La vastiĝo de Parizo en 1860 per la aneksado de najbaraj municipoj etendis la ĉefurbon ĝuste ĝis tiuj muroj, kiuj per sia granda glaciso markis profundan rompon en la urba kontinueco. En la 1920-aj jaroj, la malkonstruo de tiu ĉi milita infrastrukturo ebligis krei serion da bulvardoj, kiuj ĉirkaŭis la urbon, same kiel la detruo de la muro de Ludoviko la 13-a estigis fine de la 17-a jarcento la Grandajn Bulvardojn (france Grands Boulevards) de la dekstra bordo de Sejno.


Urba medio redakti

La bulvardoj de Marŝaloj formas praktike kontinuan koridoron kiu ĉirkaŭas la ĉefurbon Parizo. Ĝi kuras paralele al la interna flanko de la Periferia Bulvardo de Parizo (france Boulevard périphérique de Paris) je meza distanco de 150 metroj. Tamen, la bulvardoj de Marŝaloj ne prezentas karakterizaĵojn de rapida vojo, sed prefere de urba vojo: ili havas interkruciĝojn sur la sama nivelo (krom kelkaj subpasejoj ĉe iuj interkruciĝoj) kaj la maksimuma rapideco estas 50 km/h.

La bulvardoj de Marŝaloj interligas la diversajn pordegojn de Parizo inter si kaj ankaŭ, en la sudo, oriento kaj nordo de la ĉefurbo, ili kuras paralele al la fermita fervojo Petite Ceinture, kvankam je distanco de ĝis 1,4 km en la areo de Menilmontant. La spaco inter la bulvardoj de Marŝaloj kaj la Periferia Bulvardo, kiu okupas la malnovan glacison de la muro de Thiers, formas bandon urbanisme malsaman de la cetero de la ĉefurbo. En ĝi, estis konstruita signifa nombro da blokoj de sociaj loĝejoj laŭ reduktitaj prezoj kun siaj karakterizaj ruĝaj brikoj, edukaj kaj sportaj instalaĵoj, same kiel kelkaj verdaj areoj kiel la Cité internationale universitaire de Paris.

Vojplanado redakti

La bulvardoj de Marŝaloj havas lenojn rezervitajn al busoj same kiel biciklovojojn sur la trotuaroj.

La tramvojo T3 de la tramtransporto en Parizo etendiĝas laŭ la suda arko de la bulvardoj de Marŝaloj, de Pont du Garigliano ĝis Porte de Vincennes. Tial ĝi ankaŭ ricevis la kromnomon de "Tramvojo de Marŝaloj Suda" (france Tramway des Maréchaux SudTMS). Fine de 2012 ekfunkciis la plilongigoj de Porte d'Ivry al Porte de Vincennes kaj de Porte de Vincennes al Porte de la Chapelle (jam kiel linio T3b). La projekto estas kompletigi la parizan tramringon laŭ la bulvardoj en la venontaj jaroj.


Listo de bulvardoj redakti

Bulvardo Lat/Long Arondismento Bildo
Soult 48° 50′ 29″ N 2° 24′ 34″ O / 48.84144 °N, 2.40948 °O / 48.84144; 2.40948 (Bulvardo Soult) (mapo) 12-a  
Poniatowski 48° 49′ 54″ N 2° 23′ 52″ O / 48.831794 °N, 2.397701 °O / 48.831794; 2.397701 (Bulvardo Poniatowski) (mapo) 12-a  
Général-d'Armée-Jean-Simon 48° 49′ 35″ N 2° 23′ 00″ O / 48.826277 °N, 2.383368 °O / 48.826277; 2.383368 (Bulvardo Général-d'Armée-Jean-Simon) (mapo) 13-a  
Masséna 48° 49′ 19″ N 2° 22′ 14″ O / 48.821940 °N, 2.370676 °O / 48.821940; 2.370676 (Bulvardo Masséna) (mapo) 13-a  
Kellermann 48° 49′ 16″ N 2° 21′ 07″ O / 48.820974 °N, 2.351929 °O / 48.820974; 2.351929 (Bulvardo Kellermann) (mapo) 13-a  
Jourdan 48° 49′ 16″ N 2° 20′ 08″ O / 48.821020 °N, 2.335560 °O / 48.821020; 2.335560 (Bulvardo Jourdan) (mapo) 14-a  
Brune 48° 49′ 32″ N 2° 18′ 52″ O / 48.825592 °N, 2.314532 °O / 48.825592; 2.314532 (Bulvardo Brune) (mapo) 14-a  
Lefebvre 48° 49′ 47″ N 2° 17′ 47″ O / 48.829717 °N, 2.296411 °O / 48.829717; 2.296411 (Bulvardo Lefebvre) (mapo) 15-a  
Victor 48° 50′ 06″ N 2° 16′ 56″ O / 48.835028 °N, 2.282302 °O / 48.835028; 2.282302 (Bulvardo Victor) (mapo) 15-a  
Général-Martial-Valin 48° 50′ 16″ N 2° 16′ 20″ O / 48.837647 °N, 2.272325 °O / 48.837647; 2.272325 (Bulvardo Général-Martial-Valin) (mapo) 15-a  
Murat 48° 50′ 36″ N 2° 15′ 24″ O / 48.843466 °N, 2.256575 °O / 48.843466; 2.256575 (Bulvardo Murat) (mapo) 16-a  
Suchet 48° 51′ 21″ N 2° 15′ 49″ O / 48.855940 °N, 2.263750 °O / 48.855940; 2.263750 (Bulvardo Suchet) (mapo) 16-a  
Lannes 48° 52′ 01″ N 2° 16′ 19″ O / 48.867060 °N, 2.272000 °O / 48.867060; 2.272000 (Bulvardo Lannes) (mapo) 16-a  
Amiral-Bruix 48° 52′ 30″ N 2° 16′ 43″ O / 48.874900 °N, 2.278600 °O / 48.874900; 2.278600 (Bulvardo Amiral-Bruix) (mapo) 16-a  
Gouvion-Saint-Cyr 48° 52′ 57″ N 2° 17′ 12″ O / 48.882497 °N, 2.286615 °O / 48.882497; 2.286615 (Bulvardo Gouvion-Saint-Cyr) (mapo) 17-a  
Berthier 48° 53′ 23″ N 2° 18′ 12″ O / 48.889764 °N, 2.303374 °O / 48.889764; 2.303374 (Bulvardo Berthier) (mapo) 17-a  
Bessières 48° 53′ 51″ N 2° 19′ 21″ O / 48.897452 °N, 2.322611 °O / 48.897452; 2.322611 (Bulvardo Bessières) (mapo) 17-a  
Ney 48° 53′ 54″ N 2° 20′ 55″ O / 48.898210 °N, 2.348680 °O / 48.898210; 2.348680 (Bulvardo Ney) (mapo) 18-a  
Macdonald 48° 53′ 56″ N 2° 22′ 43″ O / 48.898830 °N, 2.378500 °O / 48.898830; 2.378500 (Bulvardo Macdonald) (mapo) 19-a  
Sérurier 48° 53′ 21″ N 2° 23′ 45″ O / 48.889073 °N, 2.395942 °O / 48.889073; 2.395942 (Bulvardo Sérurier) (mapo) 19-a  
Mortier 48° 52′ 13″ N 2° 24′ 32″ O / 48.870280 °N, 2.408830 °O / 48.870280; 2.408830 (Bulvardo Mortier) (mapo) 20-a  
Davout 48° 51′ 23″ N 2° 24′ 36″ O / 48.856523 °N, 2.409996 °O / 48.856523; 2.409996 (Bulvardo Davout) (mapo) 20-a  


Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bulevares de los Mariscales en la hispana Vikipedio.