Burgruino Brandenburg

Ruino Brandenburg (germane Burgruine Brandenburg) situas en Distrikto Wartburg en Gerstungen-Lauchröden. Ĝi troviĝas sur la monto Brandenberg kaj estas tre pitoreska. Du eroj konsistigas ĝin, eosta kaj uesta.

Burgruino Brandenburg

burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 59′ 39″ N, 10° 10′ 20″ O (mapo)50.994210.1722Koordinatoj: 50° 59′ 39″ N, 10° 10′ 20″ O (mapo)
Burgruino Brandenburg (Turingio)
Burgruino Brandenburg (Turingio)
DEC
Burgruino Brandenburg
Burgruino Brandenburg
Situo de Burgruino Brandenburg
Burgruino Brandenburg (Germanio)
Burgruino Brandenburg (Germanio)
DEC
Burgruino Brandenburg
Burgruino Brandenburg
Situo de Burgruino Brandenburg
Map
Konstruita 1138
vdr
Plano burga

Historio redakti

Konstruigis la tuton la grafoj de Wartberg, voktoj de sur la najbara Wartburg. Ili aŭtomate estis ankaŭ protektantoj de la eklezia komunumo de Lauchröden. Grafo Wigger posedis ankaŭ teritoriojn en la regiono de Gotha. Dum la deĵortempo de lia ĉefepiskopa moŝto Henriko la 1-a de Majenco, kiu daŭris ĝis 1153, la menciita grafo Wigger povis pligrandigi sian influon super Harburg kaj areojn apud Hofgeismar. La sekvintaj generacioj akiris ankoraŭ pli da posedaj rajtoj en la Werra-valo. La pligrandiĝo potenca de la grafoj favoris burgokonstruon. La situo proksime al diversaj komercaj vojoj (ekz. la Reĝa Vojo) respektive la ligoj inter Gerstungen kaj Eisenach ankaŭ helpis memkompreneble. La grafoj mem nomis sin laŭ la burgonomo nur ekde 1224. Kelkaj dinastianoj ankaŭ partoprenis la krucmilitojn. Pro malriĉiĝo post 1250 la grafoj (kies lasta posteŭlo menciitas en 1435) devis cedi la burgon al la landgrafoj de Turingio. Konata ano de tiu ĉi dinastio estis Georg von Reckrodt kiu famiĝis kiel batalestro de la Ŝmalkalda Ligo. Mallonge antaŭ 1300 la burgo estis detruita kun escepto de la belfrido. La originala burgo rekonstruitis en la pli supra eosta parto; paralele estiĝis konstruo de la malsupra uesta burgo. Ĝis 1936 la du burgeroj apartenis al du diferencoj administracioj. La okcidentan eron posedis en la 14-a jarcento Erfurto. Je la komenco de la Tridekjara milito la eosta burgo forlasitis. La uesta ne plu funkciis ekde 1550. Ĝis malpermeso fare de la duko de Saksio-Vajmaro-Eisenach el la jaro 1841-a.

Priskribo redakti

De la okcidenta burgero ekzistas hodiaŭ nur ronda belfrido kaj portelejaj kaj muraj restaĵoj, dume la eosta burgero havas imponan belfridon sesangulan (kiu ankoraŭ apartenas al la plaj malnova konstrustato), turon alian loĝejan kaj du kortegojn kun muro. La sesanguleco belfrida memorigas onin je suditalaj formoj. Dum la malfeliĉa separiĝo de Germanlando inter 1945-89 oni eĉ silentigas la ekziston de la ruino. Ĝi pli kaj pli kadukiĝis pro sia situo rekte ĉe la landlimo inter FRG kaj GDR.

Ekde 1994 zorgas pri la sorto de la burgo la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj. Revivigo turisma komenciĝis jam en 1990. Tiam festitis ankaŭ la unua Brandenburg-festo. Hodiaŭ la ruino estas belvedero kaj ekskursocelo unuaranga de migrademuloj. Muzeo informas pri la burga historio en la kuro de la tempoj kaj pri la historio de la grafa dinastio. Krome okazas regule koncertoj kaj teatrospektakloj surloke.

Eksteraj ligiloj redakti