Bussy-Chardonney

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bussy-Chardonney (stacidomo).

Bussy-Chardonney estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 389 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Bussy-Chardonney
Blazono de Bussy-Chardonney
Blazono de Bussy-Chardonney
Blazono de Bussy-Chardonney
former municipality of Switzerland
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 31′ 44″ N 6° 26′ 30″ O / 46.52889 °N, 6.44167 °O / 46.52889; 6.44167 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 44″ N 6° 26′ 30″ O / 46.52889 °N, 6.44167 °O / 46.52889; 6.44167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 389
Areo 3,05 km²
Alteco 520 m super marnivelo
Poŝtkodo 1136
Komunumkodo 5625
Mapo de Bussy-Chardonney
Mapo de Bussy-Chardonney
Situa mapo de Bussy-Chardonney
vdr

Geografio redakti

La komunumo Bussy-Chardonney situas en la Vaŭda Mezlando, proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Morges. En oriento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de la rivero Morges. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Bussy kaj Chardonney.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,05 km², de kiuj 6,2 % estas kovritaj de arbaro, 83,3% servas por agrikulturo kaj 10,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bussy-Chardonney limas en nordo al Reverolle, en nordoriento al Vaux-sur-Morges, en sudoriento al Vufflens-le-Château, en sudo al Denens, en sudokcidento al Yens, kaj en nordokcidento al Apples.

Trafiko redakti

En Bussy kruciĝas la du kantonaj ĉefvojoj n-ro 124 de Cossonay al Rolle kaj 128 de Bière al Morges. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Morges. Bussy-Chardonney disponas pri haltejo ĉe la mallarĝspura trama fervojlinio de Morges tra Apples al Bière.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bussy datiĝas el la jaro 1059 kiel Bussi kaj de Chardonney el la jaro 1324 kiel Chardonne. La nuna komunumo Bussy-Chardonney estis fondita en la jaro 1961 pere de kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Bussy kaj Chardonney-sur-Morges. La du vilaĝoj jam formis unu solan komunumon en mezepoko ĝis 1744 kaj de 1799 ĝis 1819. Dum mezepoko la lokoj apartenis al la Senjorujo Vufflens, tiam Sub berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Morges, kaj de 1799 ĝis fino de l2007 al la Distrikto Aubonne, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de Kantono Vaŭdo de 2006 estis integrita al la grandigita Distrikto Morges.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti