Călărași
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Călărași (Cluj). |
Călărași - jen rumane, prononco per sistemo IFA [kələˈraʃʲ]; aŭskulti, do pli-malpli [KeleRAŝj], bulgare Кълъраш, prononco per sistemo IFA [kələˈraʃ] - estas urbo en Rumanio, en la historia regiono Valaĥio. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Călărași, kiu ekde la dua Mondmilito situas tute sude de la lando, borde de Bulgario.
Călărași · Кълъраш · Keleraŝj | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio havenurbo centro de distrikto en Rumanio limurbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | rumania Valaĥio | ||||
Distrikto | distrikto Călărași | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 910001–910165 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 58 211 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 437 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 12′ N, 27° 20′ O (mapo)44.227.333333333333Koordinatoj: 44° 12′ N, 27° 20′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 13 m [+] | ||||
Areo | 133,22 km² (13 322 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
situo en la distrikto | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Călărași [+] | |||||
Loko
redaktiCălărași situas en la kultura regiono Muntenio, nomata "granda Valaĥio", borde de la riverego Danubo. Ĉi tie ĉe la limo inter Bulgario kaj Rumanio oni povas vojaĝi per pramo al la malgranda bulgara havenurbo Silistra. En la urbo la rumana nacia vojo 3B enbuŝiĝas en la nacian vojon 3.
Loĝantaro
redaktiEn 2011, 65181 loĝantoj estis registritaj en Călărași. 54 047 identigis sin kiel rumanoj, 2051 kiel romaoj, 412 kiel turkoj, 29 kiel rumaniaj hungaroj, po dek kiel lipovanoj (ortodoksaj kristanoj parolantaj tre malnovspecan variaĵon de la rusa) kaj kiel armenoj, po naŭ identigis sin kiel rumaniaj germanoj kaj kiel italoj, la ceteraj estis registritaj sen etneco. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 58 211 loĝantoj.