La Centra Traktata Organizo (angle Central Treaty Organisation (CENTO), origine konata kiel la Bagdada PaktoMezorienta Traktata Organizo (METO)) estis militista alianco de la Malvarma Milito. Ĝi estis formita en 1955 de Irano, Irako, Pakistano, Turkio kaj la Unuiĝinta Reĝlando kaj dissolvita en 1979.

CENTO
flago
organizaĵo • milita alianco
Komenco 24-a de februaro 1955 vd
Fino 1979 vd
Sidejo Bagdado
vdr

Usonaj premo kaj promesoj de militista kaj ekonomia helpo ludis gravan rolon en la negocado konduke al la traktaton, sed Usono dekomence ne partoprenis. John Foster Dulles, kiu estis enmetita en la negocado kiel Usona Sekretario de Ŝtato sub refado de la Prezidento Dwight D. Eisenhower, plendis, ke tio estis rezulto de "la pro-Israela premgrupo kaj la malfacilo akiri Kongresan Aprobon."[1] Aliaj diris, ke la tialo estis "por pure teknikaj tialoj de buĝetaj proceduroj."[2]

En 1958, Usono aliĝis al la militista komitato de la alianco. Ĝi estas ĝenerale konsiderita unu el la plej sukcesaj de la aliancoj de la Malvarma Milito.[3]

La sidejo de la organizado estis en Bagdado, Irako, en 1955 ĝis 1958 kaj en Ankara, Turkio, en 1958 ĝis 1979. Cipro estis ankaŭ grava loko por CENTO pro sia loko en Mezoriento kaj ĉe la Brita Suverenaj Baz-Areoj en la insulo.[4]

Notoj redakti

  1. Selwyn Lloyd; Suez 1956: A Personal account
  2. Hadley, Guy. CENTO: The Forgotten Alliance ISIO Monographs, University of Sussex, UK (1971): 2.
  3. “Baghdad Pact”, Encyclopedia of the Cold War.
  4. Dimitrakis, Panagiotis, The Value to CENTO of UK Bases on Cyprus", Middle Eastern Studies, Volume 45, Issue 4, Julio 2009, pp 611–624

Bibliografio redakti

  • Cohen, Michael J. "From ‘Cold’ to ‘Hot’ War: Allied Strategic and Military Interests in the Middle East after the Second World War." Middle Eastern Studies 43.5 (2007): 725-748.
  • Jalal, Ayesha. "Towards the Baghdad Pact: South Asia and Middle East Defence in the Cold War, 1947-1955." International History Review 11.3 (1989): 409-433.
  • Kuniholm, Bruce R. The origins of the Cold War in the Near East: Great power conflict and diplomacy in Iran, Turkey, and Greece (Princeton University Press, 2014).
  • Podeh, Elie. The quest for hegemony in the Arab world: The struggle over the Baghdad Pact (Brill, 1995).
  • Yesilbursa, Behcet Kemal. The Baghdad Pact: Anglo-American Defence Policies in the Middle East, 1950-59 (2003) resumo