Horzonoj en Eŭropo dum somero

(Alidirektita el CEST)

Eŭropa Somera Tempo estas la aranĝo laŭ kiu la kvar Eŭropaj horzonojn aldonas unu horon dum printempo por pleje profiti de la taglumo. Tio estas farita en ĉiuj ŝtatoj de Eŭropo krom Islando kiu uzas UTC'n dum la tuta jaro. La periodo iras de 01:00 UTC de la lasta dimanĉo de marto ĝis 01:00 de la lasta dimanĉo de oktobro, ĉiujare. La nomoj de la horzonoj ŝanĝiĝas al: Okcidenteŭropa Somera Tempo (WEST), Centreŭropa Somera Tempo (CEST) kaj Orienteŭropa Somera Tempo (EEST).

Horzonoj en Eŭropo:
blua Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00)
Okcidenteŭropa Somera Tempo (UTC+01:00)
helblua Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00)
ruĝa Centreŭropa Tempo (UTC+01:00)
Centreŭropa Somera Tempo (UTC+02:00)
okro Orienteŭropa Tempo (UTC+02:00)
Orienteŭropa Somera Tempo (UTC+03:00)
flava Kaliningrada Tempo (UTC+02:00)
helverda Fora-orienteŭropa Tempo (FET, UTC+3),
Minska Tempo / Moskva Tempo
Helaj koloroj indikas landojn kiuj ne observas la someron tempon: Alĝerio, Belorusio, Islando, Maroko, Rusio, Tunizio kaj Turkio.

Okcidenteŭropa Somera Tempo (WEST, UTC+1) estas la horzono dum somero de la Feroaj Insuloj, la nordorienta Gronlando, Irlando (tutjare, tie nomata "Irlanda Norma Tempo"), Islando (tutjare), la Kanariaj insuloj, Madejro, Manksinsulo, Manikinsuloj, Portugalio kaj la Unuiĝinta Reĝlando de Grand-Britio kaj Nord-Irlando (tie nomata British Summer Time (BST) ("Brita Somera Tempo")). Ĝia nomo angle estas Western European Summer Time (WEST).

Centreŭropa Somera Tempo (CEST, UTC+2) estas la nomo de la horzono kiu havas hordiferencon de du horoj pli ol la Tempo universala kunordigita (UTC). Ĝi estas uzita de ĉiuj regnoj en okcidenta kontinenta Eŭropo krom en Portugalio, kiu denove uzas Okcidenteŭropan Someran Tempon.

Ĝia nomo angle estas Central European Summer Time (CEST), en la franca Heure avancée de l'Europe centrale (HAEC) kaj en la germana Mitteleuropäische Sommerzeit (MESZ).

Orienteŭropa Somera Tempo (EEST, UTC+3), angle Eastern European Summer Time (EEST), estas la horzono de la Eŭropaj landoj inter la Centreŭropa Somera Tempozono kaj la Ukrainio.

Jen la Eŭropaj landoj, kiuj uzas somere UTC+3: Bulgario, Kipro, Estonio, Finnlando, Grekio, Latvio, Litovio, Moldava Respubliko, Rumanio, Ukrainio.

La moskva MSK-tempo en mapo de Rusio

La Moskva Tempo (MSK) egalas al UTC+3 kaj estas la laŭleĝa loka tempo en la eŭropa parto de Rusio (krom la Kaliningrada provinco) laŭ horzono de Moskvo dum la tuta jaro.

Moskva Tempo (MSK, UTC+3) (ruse Моско́вское вре́мя) antaŭe estis mallongigo por la tempo valida en la Moskva horzono nur dum la somera periodo. En la jaro 2011 tamen la transiro el la somera tempo al la vintra ne okazis, kaj tiu ĉi tempo ekde tiam uziĝas kiel tutjara.

Moskva tempo estas uzita por horaroj de trajnoj, aviadiloj, ŝipoj ktp ĉie en la Rusa Federacio. Ĝi ankaŭ aperas en telegramoj, en retmesaĵoj ktp. La tempo estas ofte anoncita ĉie en la lando en radioelsendoj laŭ la Moskva tempo.

Simile Belorusio uzas la horzonon UTC+3 dum la tuta jaro.

Rilataj paĝoj redakti