Sânzieni
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Caşinu Mic)
Sânzieni - jen rumane, prononco [sınzienj], hungare Kézdiszentlélek, [ke:zdisentle:lek] - estas komunumo en Rumanio norde de Târgu Secuiesc. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Caşinu Mic (319 loĝantoj), Petriceni (malnova nomo Peselnek, 680 loĝantoj) kaj Valea Seacă.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ee/K%C3%A9zdiszentl%C3%A9lek_er%C5%91dtemplom.jpg/220px-K%C3%A9zdiszentl%C3%A9lek_er%C5%91dtemplom.jpg)
La vilaĝo kune kun la apuda monto estas romkatolika pilgrimloko.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 3 006 loĝantojn (hungaroj), en 1992 3 181 (99% hungaroj).
Historio
redaktiĜiaj unuaj skribaj mencioj estas en 1251; 1332 ekleziejo . Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
redakti- Ágoston Balás (1680 – Esztelnek, 26-a de aŭgusto 1748): franciskano, instruisto.
- Jenő Gáspár (Szentlélek, 16-a de novembro 1894 – Budapeŝto, 17-a de decembro 1964): poeto, verkisto, redaktoro.
- Endre Ráduly (*3-a de majo 1927): lingvokultivanto, lernolibrverkisto.
- Lajos Szöllősy Szabó (11-a de februaro 1803 – Budapest, 12-a de majo 1882): dancisto, koreografo, dancmajstro.
- Menyhért Vizi (21-a de aprilo 1910 - Kluĵo, 27-a de januaro 1987): pedagogia verkisto
Eksteraj ligiloj
redakti- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Fizografia mapo de distrikto Arkivigite je 2006-06-18 per la retarkivo Wayback Machine