Calorguen
Calorguen - prononco kalɔʁgɛ̃, jen france, bretone Kerorgen - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 729 loĝantoj sur areo de 8,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 86 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Lanvallay / Lanvalae. La teritorio havas komunan limon kun Les Champs-Géraux, Évran, Lanvallay, Saint-André-des-Eaux, Saint-Carné, Saint-Juvat kaj Trévron.
Calorguen / Kerorgen | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Lanvallay / Lanvalae | ||
Komunumaro | Dinan Agglomération | ||
INSEE kodo | 22026 [+] | ||
Poŝtkodo | 22100 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 729 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 86 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 25′ N, 2° 2′ U (mapo)48.410277777778-2.0288888888889Koordinatoj: 48° 25′ N, 2° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 60 m [+] | ||
Areo | 8,48 km² ( 848 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Calorguen [+] | |||
Geografio
redaktiCalorguen situas je 5 km sude de Dinan. Ĝi konsistas el centro kaj 29 domaroj. Ĝi estas borderita oriente per la rivero Rance kaj ties kanalo en kiu du kluzoj estas sur ĝia teritorio.
Heraldiko
redaktiBlazono | france D'azur aŭ six billettes d'argent ordonnées 3, 2 et 1, au chef de gueules soutenu d'or et chargé de trois annelets du même.
esperante Lazura kun ses arĝentaj ŝindoj ordigitaj 3, 2 kaj 1, kun ruĝa kapo ore subtenata kaj ŝarĝita per tri ringetoj samkoloraj. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Lokoj kaj monumentoj
redakti- Preĝejo Saint-Hubert (1584-1788-1838)
- Palaco de La Ferronnays, 16-a jarcento, ekstero tutjare videbla, klasita monumento historia[1]
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
redakti- Bernard Hinault (n. en 1954), franca biciklisto kun la plej bela sukcesaro ĝis nun, estas nun agrikulturisto en Calorguen
- Charly Oleg, vere Charles Olejniczak (n. en 1931), franca pianisto kaj televida prezentisto de polaj familiaj radikoj
Galerio
redakti-
Palaco de La Ferronnays
-
Palaco de La Ferronnays
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Datumbazo "Mérimée" : PA00089048