Évran
Évran (prononco [evʁɑ̃], jen france, bretone Evrann) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 794 loĝantoj sur areo de 23,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 76 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Lanvallay / Lanvalae. La teritorio havas komunan limon kun Calorguen, Les Champs-Géraux, Plouasne, Le Quiou, Saint-André-des-Eaux, Saint-Judoce, Plesder kaj Trévérien.
Évran / Evrann | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Lanvallay / Lanvalae | ||
Ĝemelurboj | Abstatt (Germanio) | ||
INSEE kodo | 22056 [+] | ||
Poŝtkodo | 22630 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 794 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 76 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 23′ N, 1° 59′ U (mapo)48.3825-1.9808333333333Koordinatoj: 48° 23′ N, 1° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 9 m [+] | ||
Areo | 23,56 km² (2 356 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Évran [+] | |||
Geografio
redaktiÉvran estas je 10 km sud-oriente de Dinan. La kanalo Ille-kaj-Rance tie kuniĝas kun la rivero Rance.
Heraldiko
redaktiBlazono | france: D'azur aŭ dix billettes d'argent ordonnées 4, 3, 2 et 1. esperante: Lazura kun dek arĝentaj ŝindoj ordigitaj laŭ 4, 3, 2 kaj 1. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Lokoj kaj monumentoj
redaktiSur la komunumo estas du monumentoj klasitaj historiaj :
- La kastelo Beaumanoir, datiĝanta de 1628, fariĝinta psikiatria hospitalo. La enirpordo kaj la du kvadrataj turoj estis registritaj per dekreto de la 21-a de novembro 1925 ; la tuto de la konstruaĵoj estis klasita per dekreto de la 23-a de aprilo 1965[1].
- La kruco Macquerel, datiĝanta de la 14-a jc, estis registrita per dekreto de la 12-a de oktobro 1964[2].
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
redakti- Auguste Haouïssée, naskiĝinta la 1-an de oktobro 1877 en Évran, mortinta la 9-an de septembro 1948 en Ŝanhajo kie li estis episkopo dum dudek jaroj[3]
- Georges Coudray (1902-1998), deputito-urbestro de Paramé
- Henri Pinault (1904-1987), episkopo en Ĉinio, kiu travivis sian junecon en Évran kaj siajn lastajn jarojn. Tie li estas entombigita.
- Yann Fouéré (1910-2011), alta ŝtatoficisto kaj gazetisto, estis unu el la plej gravaj personoj de la bretona movado en la dudeka jarcento, aŭtoro de "L'Europe aŭ 100 drapeaux" ("La Eŭropo de 100 flagoj").
Galerio
redakti-
Kruco Macquerel
-
Kruco Macquerel
-
Kruco Macquerel
-
Kastelo Beaumanoir
-
Kastelo Beaumanoir
-
Kastelo Beaumanoir
-
Kastelo Beaumanoir
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (france)
- Évran sur la retpaĝo de la Nacia Geografia Instituto
- Oficiala blogo de Évran Arkivigite je 2013-08-25 per la retarkivo Wayback Machine