Camarena de la Sierra

Camarena de la Sierra [kamaREna delaSJEra] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos.

Camarena de la Sierra
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44459
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 134  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 1° 2′ U (mapo)40.148055555556-1.0408333333333 [+]
Alto 1 294 m [+]
Areo 79,540395 km² ( 795 4.0 395 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Camarena de la Sierra (Provinco Teruelo)
Camarena de la Sierra (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Camarena de la Sierra
Camarena de la Sierra (Hispanio)
Camarena de la Sierra (Hispanio)
DEC
Situo de Camarena de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Camarena de la Sierra [+]
vdr

Geografio

redakti
 
Urba panoramo.

Ĝi estas je 28 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, do proksime. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, nome inter Teruelo kaj Sarrión. Sudokcidente la A-2520 komunikas kun Camarena de la Sierra. Sama montara ŝoseo A-2520 komunikas sudoriente kun Manzanera

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Javalambre. La loĝloko staras je 1294 m super marnivelo. La municipa teritorio limas norde kun Valacloche, Cascante del Río kaj Cubla, oriente kun La Puebla de Valverde, sude kun Arcos de las Salinas kaj La Puebla de San Miguel (provinco Valencio en Rincón de Ademuz), kaj okcidente kun Riodeva.

En la teritorio estas ankaŭ la domaro Mas de Navarrete, je 5 km de la ĉefa urba kerno.

Estas multaj fontoj kaj arbaroj, ĉefe pinaroj, sed estas ankaŭ juniperoj, kverkoj ktp., krom botanikaj endemioj.

Historio

redakti
 
Panoramo.

En Mezepoko estis kastelo pro strategia situacio sur monteto.

Aktualo

redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Camarena de la Sierra oni malaltiĝis ĝis nunaj 116 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas baroka preĝejo kun sgrafiaĵoj, mudeĥara ermitejo, la restaĵoj de la kastelo, trituba fontano, modernismaj domoj, monumenta hipokastano, publika lavejo, banloko, naturaj sportoj ktp.

Vidu ankaŭ

redakti

Bibliografio

redakti
  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj

redakti