Kembriĝo (Ontario)

grandurbo de suda Ontario en Kanado
(Alidirektita el Cambridge (Ontario))

Kembriĝo (angle: Cambridge, Ontario) estas grandurbo de suda Ontario en Kanado. Ĝi estas fuzio de la urboj Galt, Preston kaj Hespeler, fine la vilaĝeto Blair. Galt kovras la plej grandan parton de Kembriĝo, konsistigante la sudan duonon de la grandurbo. Preston kaj Blair situas sur la okcidenta flanko de la grandurbo, dum Hespeler estas en la plej nordorienta sekcio de Kembriĝo.

Kembriĝo
urbo • lower-tier municipality • urbego
Administrado
Lando  Kanado
Provinco Ontario
Metropola regiono Granda Toronto
Historia regiono Supra Kanado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 138 479  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 43° 21′ N, 80° 19′ U (mapo)43.358333333333-80.313888888889Koordinatoj: 43° 21′ N, 80° 19′ U (mapo) [+]
Alto 329 m [+]
Horzono UTC-5 (somere UTC-4
Kembriĝo (Ontario)
Kembriĝo (Ontario)
DEC
Kembriĝo
Kembriĝo
Situo de Kembriĝo
Kembriĝo (Kanado)
Kembriĝo (Kanado)
DEC
Kembriĝo
Kembriĝo
Situo de Kembriĝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cambridge, Ontario [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
la kolegio Galt

Historio redakti

Kembriĝo estiĝis en 1973, kiam Galt, Preston, Hespeler kaj Blair unuiĝis. En la sekva jaro inundo okazis tiel intensa, ke ĝi plenigis ĉefstratojn kun akvo al profundo de proksimume kvar futoj. Centoj de entreprenoj kaj hejmoj estis grave difektitaj.

Historio de Galt redakti

En 1784 la brita krono koncedis la lokon al la indianoj poreterne. Baldaŭe la poŝtejo estis nomita pri la skota romanverkisto John Galt. En ĝiaj fruaj tempoj Galt estis agrikultura komunumo servanta la bezonojn de la farmistoj en la ĉirkaŭa kamparo. Galt komencis evolui en la 1830-aj jaroj havanta jam industrion. Galt estis la plej granda urbo en la areo ĝis la komenco de la 20-a jarcento kiam ĝi estis devancita de Kiĉenero.

 
scenoj kiel tiu ĉi ĉe la rivero Grant memorigas multajn kanadanojn pri Eŭropo

Historio de Preston redakti

Historio de Preston komenciĝas en la 1800-aj jaroj. Tiam germanoj alvenis al teritorio de la indianoj. En 1806 iu konstruis segejon sur la bordoj de la rivero. Grenmuelejo sekvis en 1807, kiu iĝis ĝermo de la industrio. Post jardekoj oni ekspluatis la trovintajn sulfurajn mineralfontojn por terapio. En 1894 la elektraj fervojoj atingis la komunumon.

Historio de Hespeler redakti

Ankaŭ tiu loko apartenis al la indianoj. Baldaŭe eŭropanoj aĉetis tie bienojn. En 1810 jam forĝejo funkciis. La loknomo venis de enmigranto Jacob Hespeler, kiu aĉetis grandan bienon, el kio la urbeto formiĝis en 1901. Dum la 20-a jarcento ĝi altiris novajn entreprenojn.

Historio de Blair redakti

En 1800 venis tien la unua enmigrinto, ankaŭ germano. En la 1870-aj jaroj ankaŭ tie muelejo ekfunkciis. La vilaĝo de Blair havis kelkajn aliajn nomojn en sia frua historio.

 
la publika biblioteko en Kembriĝo

Klimato redakti

La temperaturo en Kembriĝo varias en junio inter 15-27  °C, en januaro -2 - -10  °C. La tutjara precipitaĵo estas 905 mm.

Eksteraj ligiloj redakti