Canfranc (stacidomo)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Canfranc.

Canfranc, plennome Internacia Stacidomo de Canfranc (hispane Estación Internacional de Canfranc, france Gare internationale de Canfranc) estas hispana stacidomo sur linio Zaragoza - Canfranc, situanta en municipo Canfranc (Provinco Huesko).

Canfranc
Originala nomo Estación Internacional de Canfranc
Stacidomo Canfranc
Stacidomo Canfranc
fervoja stacidomo • nacia monumento de Hispanio • landlima stacio • terminal train station • trairebla stacio • plur-ŝpura stacio • hotela konstruaĵo
Situo
Lando Hispanio Hispanio
Loko Canfranc
Geografia situo 42° 45′ 5″ N, 0° 30′ 51″ U (mapo)42.7513897-0.51415249999999Koordinatoj: 42° 45′ 5″ N, 0° 30′ 51″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Provinco Ŭesko

Canfranc (Provinco Ŭesko)
Canfranc (Provinco Ŭesko)
DEC
Canfranc
Canfranc
Canfranc

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

Canfranc (Hispanio)
Canfranc (Hispanio)
DEC
Canfranc
Canfranc
Canfranc
Map
Canfranc
Ecoj
Trakoj 18
Kajoj 1
Historio
Malfermo 1928
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Adif
Trafikanto Renfe
Kodo 74217
Linioj
vdr

Temas pri stacidomo de ADIF, priservata de trajnoj MD.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj simile ĉe Canfranc: oni malaltiĝis el 1 698 loĝantoj en 1930 ĝis nur 500 loĝantoj en la 21-a jarcento, ĉefe ĉar ekde 1970 ĉesis la fervoja transporto en la franca parto. La stacidomo mem estis dulanda kun francaj kaj hispanaj oficejoj. Dum la Hispana Enlanda Milito la frankisma flanko murfermis la tunelon por eviti invadon, kaj en la Dua Mondmilito germanaj armeanoj okupis la francan parton de la stacio, kio rezultis en ŝtreĉiĝoj kun hispanoj. Fakte Canfranc tiam funkciis kiel loko taŭga por spionoj pro trafiko de volframo el Hispanio kaj de oro el Svisio al Hispanio. Post la 1970-aj jaroj la stacidomo ruiniĝis.

Renovigado redakti

La 15-an de aprilo 2021 estis inaŭgurita nova pasaĝera stacidomo.[1]

En 2023, oni inaŭguris luksan hotelon Canfranc Estación, post monatoj da renovigado.[2],[3]

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Rubén Darío Núñez; Laura Zamboraín. "Ábalos: "La nueva estación de Canfranc inicia una nueva etapa en su historia, adentrándola en el siglo XXI"", Heraldo de Aragón, 15 de aprilo 2021. Kontrolita 27 de aprilo 2021.
  2. Bolano, Clément (2 oktobro 2017). “La gare fantôme des Pyrénées va renaître”, Ouest-France (fr). 
  3. JAFFRÉ, Ewen (14 marto 2023). “La gare fantôme de Canfranc dans les Pyrénées est devenue un hôtel de luxe, voici à quoi il ressemble”, Ouest-France (fr). 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti