Canjáyar [kanĤAĝar] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Alpujarra Almeria. La areo de la municipo estas 66 km2 kie loĝas 1544 geloĝantoj, do loĝdenso estas 23.4 loĝ./km2. Canjáyar situas je 47 km de la provinca ĉefurbo Almería.

Canjáyar
Canjáyar (Almería, Andaluzio)
Canjáyar (Almería, Andaluzio)
Canjáyar (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Canjáyar
Poŝtkodo 04450
Retpaĝaro Canjayar.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Canjáyar
Demografio
Loĝantaro 1 544 [1]
Loĝdenso 23,4 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°0′N 2°44′U  /  37°N, 2.733°U / 37; -2.733 (Canjáyar) (mapo) Koordinatoj: 37°0′N 2°44′U  /  37°N, 2.733°U / 37; -2.733 (Canjáyar) (mapo)
Alto 618 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 66 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Canjáyar (Andaluzio)
Canjáyar (Andaluzio)
DMS
Canjáyar
Canjáyar sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Canjáyar [+]
vdr

Ekonomio kaj historio

redakti

En epoko de Al Andalus Canjáyar apartenis al la Taha de Lúchar, kaj havis prosperan ekonomion tradicie danke al abundo de akvo, utila por agrikulturo kaj brutobredado. Minado de plumbo, fine de la 18a jarcento, staris kiel forta enspezorimedo. En 1835 okazis pli forta ekonomia elano pro la enkonduko de la kultivo de vinberoj por manĝo (ne por produktado de vino).

Komence de la 20a jarcento estis preskaŭ 4000 loĝantoj, sed laŭlonge de la jarcento pli kaj pli malaltiĝis la loĝantaro ĝis la nunaj iom pli ol 1000.

Demografio

redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-08-19 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 1544 geloĝantoj de la municipo Canjáyar estas 748 inoj kaj 796 viroj. En la 66-kvadratkilometra teritorio estas 2 setlejoj, Canjáyar, kie loĝas 1453 geloĝantoj, kaj La Barriada de Alcora, kie loĝas 44 geloĝantoj, kaj aliaj 47 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 8, 4 inoj kaj 4 viroj, kaj mortis 19, 10 inoj kaj 9 viroj. Tiel la natura kresko estis -11 (-0.7%). La laborkapabla loĝantaro estis 775 homoj (50.2%).

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. SIMA 2007