Capitães de Abril

historia kaj drama filmo de 2000

Capitães de Abril (Aprilaj kapitanoj) estas historia kaj drama filmo de 2000, reĝisorita de Maria de Medeiros, kaj kunproduktorita inter Portugalio, Hispanio, Italio kaj Francio. Ĝi estis la unua longa filmo de Maria de Medeiros kiel reĝisorino, kaj ĝi iĝis grava biletvenda sukceso.

Capitães de Abril
filmo
Originala titolo Capitães de Abril
Originala lingvo portugala lingvo
Kina aperdato 21 apr. 2000
Ĝenro historifilmo, filma dramo
Kameraado Michel Abramowicz
Reĝisoro(j) Maria de Medeiros
Scenaro Maria de Medeiros • Ève Deboise
Filmita en Lisbono
Loko de rakonto Portugalio
Muziko de António Victorino de Almeida
Rolantoj Stefano Accorsi • Maria de Medeiros • Joaquim de Almeida • Frédéric Pierrot • Fele Martínez • Manuel Manquiña • Rita Durão • Manuel João Vieira • Emmanuel Salinger • Guilherme Filipe • Luís Miguel Cintra • Joaquim Leitão • Rogério Samora • Ruy de Carvalho • João Lagarto • Marco Delgado • José Eduardo • Pedro Effe • António Victorino de Almeida • Rui Luís
Produktinta firmao JBA Production 
Mutante Filmes 
Filmart 
Alia Film
Honorigoj Golden Globe (Portugal) for Best Film
IMDb
vdr

La intrigo de la filmo estas bazita sur militisto puĉo kiu okazis en Portugalio la 25-an de Aprilo 1974, konata kiel Revolucio de la Diantoj kaj estas omaĝo al junaj soldatoj kiuj renversis la diktaturon kaj starigis demokration, elstare Salgueiro Maia.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la nokto de 24a al 25a de Aprilo 1974, radielsendejo elsendas malpermesitan kanton: nome "Grândola, Vila Morena". Ĝi povus esti nur ribelaĵo de kuraĝa ĵurnalisto, sed reale temas pri signalo programita por la komenco de militista puĉo kiu transformos komplete la landon kaj renversis la ĝis tiam diktaturon de la nomita Estado Novo dum kelkaj jardekoj kaj la retenon de la portugalaj kolonioj en Afriko kaj en Azio. Je la voĉo de la poeto kaj kantisto José Afonso, la insurekciaj trupoj ekkontrolas kazernojn kaj aliajn gravajn centrojn. Ĉirkaŭ la tria horo nokte, kolumnoj de soldatoj marŝas al Lisbono.

La filmo rakontas 24 horojn de revolucio sekvante tri ĉefaj roluloj: du kapitanoj kaj profesorino de literaturo kaj ĵurnalistino. Pli ŝtreĉigaj montoj estas la frontoj de la puĉaj soldatoj kontraŭ altrangaj oficiroj kiuj defendas la diktaturan reĝimon. Kiel taŭga ĉe epopeo, la kapitano Salgueiro Maia heroe kaj kuraĝe frontas la diktaturan oficiron kaj evitas sangelverŝon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Stefano Accorsi… Salgueiro Maia
  • Maria de Medeiros… Antónia
  • Joaquim de Almeida… Gervásio
  • Frédéric Pierrot… Manuel
  • Fele Martínez… Lobão
  • Manuel João Vieira… Fonseca
  • Marcantónio Del Carlo… Silva
  • Emmanuel Salinger… Botelho
  • Rita Durão… Rosa
  • Manuel Manquiña… Gabriel
  • Duarte Guimarães… Daniel
  • Manuel Lobão… Fernandes
  • Luís Miguel Cintra… Pais
  • Joaquim Leitão… Filipe
  • Henrique Canto e Castro… Salieri
  • Rogério Samora… Rui Gama
  • Pedro Hestnes… Emílio
  • Marcello Urgeghe… radia ĵurnalisto
  • José Airosa… Paulo Ruivo
  • José Boavida… radioteknikisto
  • António Capelo… Chamarro
  • Ruy de Carvalho… Spínola
  • Ricardo Pais… Marcelo Caetano
  • José Eduardo… Virgílio
  • Peter Michael… Pedro
  • Raquel Mariano… Amélia
  • Horácio Santos… Cesário
  • Otelo Saraiva de Carvalho… propra voĉo
  • João Reis… portugala voĉo de Salgueiro Maia
  • Vitor Rocha… Delegito de Spínola / portugala voĉo de Manuel
  • Miguel Moreira… portugala voĉo de Botelho
  • Pedro Carraça… portugala voĉo de Lobão
  • Sérgio Godinho… portugala voĉo de Gabriel

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Capitães de Abril en la portugala Vikipedio.