Carl Maxie Brashear (19-an de januaro 1931 en Tonieville, LaRue County - 25-an de julio 2006 en Portsmouth (Virginia)) estis la usona afro-usona subakvisto, same la unua certifikigita subakvisto kun amputita piedo en la usona mararmeo.

Carl Brashear
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1931 (1931-01-19)
en Tonieville
Morto 25-an de julio 2006 (2006-07-25) (75-jaraĝa)
en Naval Medical Center Portsmouth
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo maristo
vdr
Brashear meze, kun Cuba Gooding junior

Carl Brashear ekservis en la usona mararmeo la 25-an de februaro 1948, kie li plenumis ĝis majo de 1948 bazan trejnadon en la Naval Training Center von Great Lakes, Ilinojo. Lia trejnado, rekrutado finiĝis en junio de 1950. Poste li servis en pluraj ŝipoj, kie li plenumis diversajn subakvadajn taskojn - de riparado ĝis bomba malaktivigo. Intertempe li estis instruisto en subakvada lernejo. De junio 1956 ĝis junio 1958, li apartenis eĉ al eskorto de prezidento Dwight D. Eisenhower. Meze de 1964, li akiris la rangon de Subakvisto Unua Klaso ("First Class Diver").

La 23-an de marto 1966 okazis grava akcidento dum elakviĝa proceso de nuklea bombo ĉe Palomares, kiam tubo trafis subgenuan kruron de Brashear tiel grave, ke oni devis amputi lian kruron sub la genuo. Post resaniĝo, li ripozis de majo 1966 ĝis marto de 1967 en Naval Regional Medical Center, Portsmouth (Virginia). Post tio, li trejnis sin por denove servi kiel subakvisto.

Meze de la 1970-aj jaroj, li atingis la plej gravan rangon "Subakvada majstro" ("Master Diver"). Li pensiiĝis la 1-an de aprilo 1979 en rango de Master Chief Petty Officer el la mararmeo kaj vivis kiel pensiulo. Poste li estis ofte petita konsilisto kiel subakvada ekspertulo. Li mortis pro korproblemo la 25-an de julio 2006 kaj estis entombigita per maramrea estimo en la mararmea tombejo "Woodlawn Memorial Gardens".

Brashear vivis ĉiam laŭ du gravaj principoj: "Tio estas ne peko, defali. Sed tio estas peko, ne ekstari (post tiam)" same "Mi ne permesas ke iu ajn ŝtelu miajn sonĝojn."

Distingoj redakti

Dum lia kariero, Carl Maxie Brashear ricevis multajn distingojn:

  • Good Conduct Medal (entute 8x)
  • Navy Commendation Medal
  • Navy Achievement Medal
  • National Defense Service Medal
  • China Service Medal
  • Korean Service Medal
  • United Nations Medal
  • Navy and Marine Corps Medal
  • Armed Forces Expeditionary Medal
  • Presidential Unit Citation
  • Navy Occupation Service Medal

Filmigo de lia rekruta tempo redakti

La eksterordinara vivhistorio de Carl Maxie Brashear estis filmigita (Men of Honor) en 2000 kun Cuba Gooding junior (kiel Carl Brashear) kaj Robert De Niro (kiel Chief Sunday, lia trejnisto). Por la filmo Brashear estis konsilisto. La filmo ricevis 9 nomumojn, sed neniun premion.

Eksteraj ligiloj redakti